neniammilitointerni.over-blog.com/malala-ricevas-premion-%C2%AB-ambasadoro-pri-konscienco-2013-%C2%BB

Malala, pakistana adoleskantino vundita de talibanoj en oktobro 2012, ricevis Premion « Ambasadoro pri Konscienco 2013 », la plej prestiĝa premio de Internacia Amnestio.

La organizaĵo pri defendo de homaj rajtoj Internacia Amnestio anoncis mardon ke ĝi aljuĝas sian plej prestiĝan premion al ملالہ یوسف زئی (Malala Jusafzaj), la pakistana adoleskantino kiu estis vundita per kuglo ĉe la kapo fare de la talibanoj pro sia kampanjo favore al edukado de knabinoj.

Premio dividita kun Harry Belafonte

Malala dividos la Premion « Ambasadoro pri konscienco 2013 » kun la kantisto Harry Belafonte, precizigis la NRO en sia londona sidejo.

Malala, 16-jaraĝa, ricevis kuglon ĉe la kapo en oktobro 2012 kiam la talibanoj atakis la lernejbuson en kiu ŝi troviĝis, atenco kiu estigis ondon da internacia malaprobo.

Ŝi estis hospitaligita en Britio kie ŝi spertis kirurgian operacion. Ŝi rezidas nun en tiu lando kaj, post sia konvalesko, reiris ĉe lernejo en Birmingham pasintan marton.

http://www.rts.ch/info/monde/5217325-malala-recoit-le-prix-de-l-ambassadeur-de-la-conscience-2013-d-amnesty.html