neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-serio-da-strikoj-en-la-publika-funkcio

Pluraj branĉoj el la greka publika funkcio komencis serion da strikoj kiu daŭros dum la tuta semajno kaj kiu komencis per laborhaltigo de la mezlernejaj instruistoj.

Pluraj branĉoj de la greka publika funkcio, objekto de vasta reorganizado, komencis lundon 16an de septembro serion da strikoj kiu daŭros la tutan semajnon kaj kiu komencis per laborhaltigo de la mezlernejaj instruistoj.

Lundon, la kursoj de multaj kolegianoj kaj liceanoj de la lando estis reduktitaj sekve al strikalvoko lanĉita por la tuta semajno de la sindikato de instruistoj de mezlernejoj OLME. La movado estas daŭrigebla venontan semajnon.

« Kontraŭ portempaj laborpostenoj, maldundoj, kaj devigitaj delokigoj », oni povis legi sur flugfolio afiŝita sur la fermita pordo de liceo en la riĉa kvartalo Kolonaki, en la centro de Ateno.

La instruistoj manifestaciis ekde tagmezo en la greka ĉefurbo. La instruistoj de la privata sektoro kunigis la movadon dum nur du tagoj, lundon kaj mardon.

La universitatoj, kies administracia personaro estas mobilizata de pluraj tagoj, ne malfermiĝos dum la tuta semajno.

Ankaŭ la dungitoj de senlaboreca asekuro estas alvokitaj ĉesigi la laboron dum la tuta semajno dum la hospitalaj kuracistoj kunigos la movadon ekde mardo kaj ĝis vendredo.

Alvoko al striko de la tuta publika funkcio estas lanĉita por mardo kaj merkredo de la ĉefa centralo de la sektoro, Adedy.

Edukada kaj sana sektoroj konstituos signifan parton de funkciuloj enirante en vastan planon pri disponebleco konsentita de Grekio por respekti siajn engaĝiĝojn antaŭ siaj kreditoroj - Eŭropa Unio – Eŭropa Centra Banko – Internacia Monunua Fonduso (trojko)

Tiuj dungitoj ĉesigas okupi siajn laborpostenojn atendante proponon de delokigo en alia servo. Dum la ok venontaj monatoj de tiu disponebleco, ili ricevas 75% el sia salajro.

Pluraj miloj da agentoj el la publika funkcio eniris en tiun aranĝon ekde julio. Ili estos 12.500 antaŭ la fino de tiu monato kaj 25.000 fine de la jaro por plenumi la celojn ke la trojko trudis al Grekio, kaj ke ĝi venos kontroli dum misio kiu komencis mardon.

http://www.challenges.fr/economie/20130916.CHA4365/grece-marathon-de-greves-dans-la-fonction-publique.html