neniammilitointerni.over-blog.com/e%C5%ADropo-rigoreco-malri%C4%89igos-%C4%9Dis-25-milionojn-da-homoj

Eŭropo reduktas siajn elspezojn kaj tio multe suferigos la plej malriĉajn homojn, diris la NRO Oxfam kiu publikigis ĵaŭdon 12an de septembro en Bruselo raporton denuncante « la kaptilon de rigoreco ».

La procezo tia, kia ĝis estas priskribita estas terura. Por solvi la deficitojn kaj la ŝuldojn kiujn tiuj-ĉi estigas, la registaroj tranĉis de post 2009 en siaj elspezoj : la buĝetoj de socialprotektada sistemo greka, latvia, portugala kaj rumania estis amputitaj de pli ol 5% en 2011 ; 1,1 miliono da funkciaj laborpostenoj estis nuligita en Britio ; la salajroj en la publika funkcio malkreskis en Britio, Portugalio kaj Hispanio.

La socialaj protektiloj malfortiĝis kaj malegalecoj kreskis en plejparte el la eŭropaj landoj : dekono el la civitanoj plej riĉaj konstastis kreskadon de ties partoj en la tuta gajno, aŭ dekono el la plej malriĉaj civitanoj vidis ĝin malkreski.

RELANĈI LA PUBLIKAJN SERVOJN

« Se la rigorecaj aranĝoj daŭras en Eŭropo, opinias Oxfam, 15 ĝis 25 milionoj da pliaj personoj povus troviĝi en situacio de malriĉeco en 2015 ».

Oni nombris en Eŭropo 121 milionojn da malriĉaj personoj en 2011.

La NRO rekomendas relanĉi la ekonomian procezon favorante la investadojn kaj elspezojn en kapitalo, relanĉante la publikajn servojn pri edukado kaj sano kaj plijustigante la impostojn tiamaniere ke la riĉeco estu dividita favore al la malplej riĉuloj.

http://www.lemonde.fr/economie/article/2013/09/13/l-austerite-pourrait-pauperiser-jusqu-a-25-millions-d-europeens_3477426_3234.html