neniammilitointerni.over-blog.com/meksiko-subpremita-manifestacio-de-instruistoj-almena%C5%AD-40-vunditoj

La kontraŭ-batala polico intervenis vendredon posttagmeze sur la placo de Meksikurbo por delokigi instruistojn kiuj kampis por denunci la reformon pri Edukado de la prezidento Enrique Peña Nieto. La perfortaĵoj okazigis almenaŭ 40 vunditojn.

Manifestacio de instruistoj degeneris, vendredon 13an de septembro en Meksikurbo, kiam la kontraŭ-batala polico perforte intervenis por disigi la protestantojn.

La manifestaciantoj kampis de pluraj semajnoj por denunci la aranĝon pri edukreformo de la prezidento Enrique Peña Nieto, elektita en decembro 2012, aranĝo kiu starigis sistemon de perioda evaluado de la instruistoj. Tiuj-ĉi timas ke tiu sistemo konduku al arbitraj maldungoj.

Kolektiĝintaj sur la centra placo de Meksikurbo, « Zocalo », kelkaj miloj da okupantoj tiel montris sian malaprobon. Sed dum la aŭtoritatoj lanĉis ultimaton al la instruistoj, forpuŝitaj de respondeculoj de la Nacia kunordigado de la Edukaj laboristoj (NKEL), plej radikala frakcio de la nacia sindikato, pluraj centoj da membroj de la federala polico intervenis.

Festo de sendependeco

Celo : delokigi la lastajn instruistojn por ebligi starigon de la festo de la sendependa tago dimanĉon kaj lundon. Ja sur la Zocalo devas iri dimanĉon vespere miloj da Meksikanoj por aŭskulti la Respublikan prezidenton lanĉi la « sendependan krion, « Viva Mexico! », de la balkono de la Nacia palaco, por celebri la lukton por sendependeco. Lundon devas okazi militista defilado.

La alfrontiĝoj inter policistoj kaj manifestaciantoj okazigis almenaŭ 40 vunditojn. La protestantoj, multaj inter ili maskitaj, armitaj per ferbastonoj aŭ ligno-teniloj, lanĉis brulbotelojn kaj ŝtonojn kontraŭ la polico, kiu uzadis akvo-lanĉiloj kaj plorigajn gasojn por disigi ilin en malpli ol horduono. 31 personoj estis arestitaj de la polico, sed neniu instruisto, indikis la Nacia Komisiono de sekureco, kiu ankaŭ menciis 11 vunditojn en la policaj vicoj.

Depost la lernojara komenco la 19an de aŭgusto, la movado komencita antaŭ pluraj monatoj de la instruistoj de malriĉaj regionoj intensiĝis.

La instruistoj de NKEL organizis multajn manifestaciojn en la ĉefurbo, blokante kelkafoje la trafikon dum horoj kaj mapermesante iujn tagojn la aliron al la flughaveno aŭ al la parlamentaj asembleoj.

http://www.actus-france.fr/international/mexique-manifestation-d-enseignants-reprimee-au-moins-40-blesses-a-mexico_a332025_fr