neniammilitointerni.over-blog.com/tutmondo-neniam-la-grandaj-estroj-tiom-gajnis

5,5 procenta altiĝo, la baza salajro de la estroj en la firmaoj de pli ol 100.000 salajruloj en la mondo rekordis en la unua jarduono 2013. Kaj la bonusoj kreskas malgraŭ la krizo.

La salajroj de la grandaj estroj ne spertas la krizon. Dum la aĉetpovo stagnas en plejparte el la industriaj landoj pro masiva senlaboreco, en la 6 unuaj monatoj de 2013, la salajroj de la estraj kadroj en la firmaoj de pli ol 100.000 salajruloj en la mondo, ekster-bonusoj, kreskis de 5,5%, laŭ studaĵo de la kabineto Pedersen & Partners, atingantaj nivelon neniam atingitan ĝis nun.

La estroj kaj membroj de estraro de tiuj tre grandaj entreprenoj tiel ricevis averaĝe 650.000 eŭrojn kiel « baza salajro », t.e sepoble pli ol la salajro de direktoro de mezgranda firmao.

La komparo kun salajro de kadro estas eĉ pli impona tial ke ilia « fiksa » salajro estas kvardekoble malpli alta ol tiu de estro de tre granda firmao.

Ĝenerala salajro po 1,35 milionoj jare

Alia informo de tiu studaĵo, la bonusoj kaj aliaj financaj opcioj, misfamigitaj dum la hipoteka krizo en Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, eksplodas denove.

Ili kreskis je 3,4% en la unua jarduono 2013 kompare kun la sama periodo en 2012 kaj reprezentas plimulton el la ĝeneralaj salajroj de la grandaj estroj. Tiel, en la entreprenoj de pli ol 100.000 salajruloj, la estroj ricevas bonusojn de 690.000 eŭroj, kio altigas ilian entutan gajnon po 1,35 milionoj da eŭroj jare.

Ĝenerale, la situacio de grandaj estroj estas same laborante ĉu en Usono ĉu en Okcidenta Eŭropo. Sed la dispartigo inter fiksa kaj varia gajnoj malsamas. Detale, kaj kiel montras la grafiko (vidu la suban ligilon), en Usono la bonusoj kaj financaj opcioj estas plej grandaj ĉar ili atingas po 1,151 milionon da eŭroj jare, kontraŭ 558.500 por la « fiksa » salajro. Kaj kvankam Unuiĝinta Reĝlando estas ofte proksima al Usono, ĉi-kampe ĝi distingiĝas.

Unuiĝinta Reĝlando estas la lando en Eŭropo kiu proponas la plej malaltan varian salajron : 544.100 eŭrojn da bonusoj kaj 31.200 eŭrojn da financaj opcioj.

Ĝenerale, en Eŭropo, la instigaj salajroj estas trioble malpli altaj en Eŭropo ol en Usono.

Kompenso de la emerĝantaj landoj

Mondonivele, la salajroj de la grandaj estroj en la emerĝantaj landoj restas malpli altaj al tiuj de Eŭropo kaj Usono.

Sed la diferenco malgrandiĝas ĉar ĝi kreskas averaĝe de 7 ĝis 10% en tiuj landoj kontraŭ 4 ĝis 5% en la okcidentaj landoj.

Aliparte, kiel substrekas Conrad Pramböck, direktoro de la departemento konsilio pri salajro ĉe Pedersen & Partners, « la salajroj en Ŝanhajo, Honkongo aŭ Kantono atingis nivelojn similajn al tiuj de Okcidenta Eŭropo dum multaj aliaj regionoj havas nivelojn iom pli malaltajn.

www.challenges.fr/emploi/20130911.CHA4147/salaire-et-bonus-ce-qu-ont-gagne-les-grands-patrons-en-2012.html