neniammilitointerni.over-blog.com/sud-afriko-kolera-eksplodo-en-ladurbo-de-soweto

Neniu kranakvo, necesejo, elektro, kaduka loĝado : la loĝantoj de kelkaj kvartaloj de Soweto vivas en malfacilaj kondiĉoj. Diepkloof, 3an de julio 2013.

Pli ol 200 personoj estis arestitaj merkredon 11an de septembro post manifestacio en Soweto, en la Johanesburga antaŭurbo.

Ĉirkaŭ mil manifestaciantoj protestis kontraŭ la malbonaj puklikaj servoj en sia ladurbo.

La marŝado iom degeneris kiam koleraj manifestaciantoj detruis la kvartalan bibliotekon, bruligis pneŭojn kaj ĵetis ŝtonojn kontraŭ la policistoj.

La polico tiam intervenis per plorigaj gasoj kaj kaŭĉukaj kugloj.

Protea Glen estas tio, kion oni nomas « neformala » loĝado, tio estas ladurbo, okcidente de Soweto. Ĉi-tie neniu kranakvo, kaj la 1.000 loĝantoj de la kvartalo partigas al si 20 latrinojn.

Manifestacioj kontraŭ la malbonaj publikaj servoj oftas en Sud-Afriko kie, preskaŭ dudek jarojn post la fino de apartismo, milionoj da personoj plu vivas en kabanoj sen elektro nek necesejo.

La plibonigo de tiuj publikaj servoj estas prioritato de la registaro sed pro koruptado, la mono ne alvenas tien, kien estus necese.

La manifestacioj kiel tiu de merkredo ripetiĝas en Sud-Afriko kie la loĝantoj de ladurbo sentas sin tute forlasitaj de la registaro.

Pasintan majon, en la provinco Ĥaŭtengo – kiu inkludas Johanesburgo-n kaj Pretorio-n, plej riĉa provinco en la lando – la aŭtoritatoj nombris 650 manifestaciojn por la samaj motivoj – en kvin semajnoj.

En Protea Glen, la koleraj loĝantoj minacas sin deteni dum la venontaj prezidentaj elektoj post 7 monatoj se ili ne estas reloĝitaj.

http://www.rfi.fr/afrique/20130912-afrique-sud-soweto-bidonville-protea-glen-manifestation-colere