neniammilitointerni.over-blog.com/usono-bufalo-rivero-minacata-de-porko-bredejo

La nacia rivero Bufalo, situata en la ŝtato Arkansaso, estas minacata de konstruado de giganta porko-bredejo, kies unika kliento estos Cargill, giganto de agrikulturo kaj usona agronutraĵo.

La unua rivero kiu akiris la nomadon « nacia rivero » en Usono estas en danĝero.

Pasintan marton, permesilo estis liverita por konstruado de industria porko-bredejo proksime de Big Creek, unu el la plej belaj lokoj en Usono, kaj ankaŭ unu el la plej turismaj en la lando.

Tio malkontentigas la loĝantojn de la regiono, la profesiulojn de la regiona turismo kaj la ekologiistojn, ĉar temas ne pri kutima farmbieno, sed ja pri uzino kiu bredados 6.500 porkojn kaj produktos po 2 milionojn da galjonoj da forĵetaĵoj jare.

Pli ol unu miliono da personojn boatas ĉiujare sur tio, kio estas unu el la plej belaj riveroj de Usono, ene de la nacia parko kiu randas ĝin.

Ĉu ili devos nun kunvivi kun tiu uzino kaj ties forĵetaĵoj, kiuj riskas retroviĝi en la rivero ?

La forĵetaĵoj de la ekspluatado estos disigitaj laŭ dekduo da ĉirkaŭaj terenoj, tre proksime de la rivero. Preter la vidada poluado, fortaj pluvoj povus sufiĉi por kuntreni tiujn forĵetaĵojn al la rivero kaj tiel poluadi ĝin.

Petskribo estis lanĉita kaj la batalo estas engaĝita inter la opoziciuloj al tiu projekto kaj la usona departemento pri agrikulturo. Ni esperu ke la komenca permesilo estos nuligita.

http://www.zegreenweb.com/sinformer/il-faut-sauver-la-riviere-buffalo,64556