neniammilitointerni.over-blog.com/sirio-mapo-katalogas-la-agadojn-de-neperforta-rezistado

Membroj de « Siria Movado de Neperforta Rezistado (SMNR) » realigis interaktivan mapon katalogantan la ensemblon de pacaj iniciativoj deplojitaj ene la opozicio.
De radioelsendoj ĝis alternativa kino ne forgesante NeRegistarajn Organizaĵojn, la celo de tiu enretigita ilo estas montri ke la opoziciuloj al la reĝimo ne ĉiuj estas « teroristoj ».


Interaktiva mapo : http://www.alharak.org/nonviolence_map/en/#

Interaktiva mapo pri la neperfortaj iniciativoj

Pasintan 26an de junio, la « Siria Observejo pri Homaj Rajtoj (SOHR) » malkaŝis ke la nombro de 100.000 mortintoj estis atingita en Sirio de post la komenco de la batalo kontraŭ la reĝimo de la prezidento Baŝar Al-Asad, en marto 2011.

Membroj de SOHR enretigis interaktivan mapon de la paca rezistado en Sirio.

Tiu-ĉi katalogas la pacajn iniciativojn plenumitajn de la opoziciuloj al Baŝar Al-Asad tra la lando de post la komenco de la batalo.

De murskribaĵoj ĝis NRO ne forgesante alternativajn radioelsendojn

« Tiu mapo katalogas plejparte el la civilaj iniciativoj kaj la agadoj ene de la siria insurekcio » eksplikas la SMNR en sia feksbuka konto.

La informoj figurantaj sur tiu komputila grafiko estas eltiritaj el la retpaĝo de la firmao aŭ estis rekte provizitaj de la organizantoj.

Sufiĉas klaki sur la veziko por akiri informojn – krea dato, aktiveca sektoro- pri la iniciativoj.

Tiuj iniciativoj estas disigitaj per koloroj kiuj kongruas po ĉiu al aktiveca kampo : civila aktivismo, radioelsendoj (Baladna FM, One to one), ne forgesante NRO-ojn, murskribaĵojn, ĵurnalojn kaj magazinojn aŭ eĉ alternativan kinon. Ni malkovras ekzemple verkojn realigitajn de opoziciuloj al la reĝimo kiel « This is not a movie trailer ! This is Syria ! » filmeto kiu denuncas la detruadon de la lando fare de la siria reĝimo.

Tri monatoj da laboro

« Estis tre malfacile kolekti tiel kvanton da aktivecoj. Ni decidis inkludi ensemblan vidadon sur ĉiu elemento de la mapo kaj ligilon al ties ret/fejsbukan paĝojn.

Aimouna laboris de Sirio kaj plejparte de la tempo ŝi laboris sen elektro por fini la projekton, pro malfacilaĵoj aliri interreton kaŭze de senĉesaj elektro-paneoj », eksplikas Omar al Asil, je origino de la projekto en la angla retpaĝo de Internacia Amnestio.

Titana laboro kiu necesigis tri monatojn da laboro por katalogi la multnombrajn iniciativojn.

Pacismo ene de la siria insurekcio

Ĉefa celo de tiu interaktiva mapo : montri al la siria popolo kaj al la cetero de la mondo ke la neperfortaj agadoj estas oftaj ene de la siria insurekcio.

« La aktivuloj de SMNR opinias ke la paca lukto estas rimedo por akiri socian kaj politikan ŝanĝiĝojn. Multaj homoj certas ke neperforto ne plu estas en Sirio : tiu mapo estis kreita por montri ke ĝi plu ekzistas tie » daŭras Omar al Assil.

http://www.jolpress.com/syrie-carte-interactive-resistance-non-violente-article-820675.html