neniammilitointerni.over-blog.com/%C4%88ilio-manifestacioj-por-la-datreveno-de-la-pu%C4%89o-de-1973

Dekoj da miloj da Ĉilianoj defiladis dimanĉon en Santiago por la defendo de homaj rajtoj, du tagojn antaŭ la 40a dareveno de la puĉo de la generalo Aŭgusto Pinochet, konstatis AFP.

Incidentoj inter cento da maskitaj manifestaciantoj kaj la polico okazis ĉe la fino de la manifestacio.

La partoprenantoj al tiu marŝado organizita ĉiujare de la Nacia Asembleo de homaj rajtoj estis ĉirkaŭ 60.000 laŭ la organizantoj kaj 30.000 laŭ la polico.

La marŝado komencis sur la avenuo Alamedo. La parencoj de la viktimoj de la represio dum la diktaturo portis ĉirkaŭ 2.000 fotojn de malliberuloj kaj malaperintoj.

Afiŝtabuloj proklamis : « kvar dek jaroj post la puĉo, nenio kaj neniu estas forgesitaj ».



La manifestaciantoj, portantaj banderolojn kaj skandantaj sloganojn kontraŭ la diktaturo (1973-1990), defiladis dum preskaŭ du horoj en la ritmo de tamburoj, antaŭ ol alveni ĉe la ĉefa tombejo de santiago, en kiu troviĝas memormonumento dediĉita al la viktimoj de la diktaturo.

« De 40 jaroj, tiu marŝado montras ke ni ne rezignos scii kio okazis al niaj malliberuloj kaj malaperintoj, ni postulas justecon kaj veron », deklaris al AFP Lorena Pizarro, prezidento de la Grupo de familioj de malliberuloj kaj malaperintoj.

La partoprenantoj al la marŝado ankaŭ kriis sloganojn por omaĝi la socialistan prezidenton Salvador Allende renversita la 11an de septembro 1973 fare de la militista puĉo kaj kiu memmortigis sin antaŭ la lasta sturmo de la puĉistoj kontraŭ la Monada palaco.

Dum incidentoj okazintaj fine de la marŝado, cento da maskitaj manifestaciantoj detruis urban meblaron, starigis kaj incendiis barikadojn kaj alfrontis per ŝtonoj kaj bastonoj la policon, kiu disigis ilin per akvo-kanonoj kaj plorigaj gasoj. 31 personoj estis arestitaj kaj 7 policistoj vunditaj, laŭ la polico.

La represio plenumita de la diktaturo de Pinochet okazigis 3.200 mortintojn, kaj pli ol 38.000 personoj estis torturitaj, laŭ la oficialaj ciferoj.

La generalo Pinochet mortis la 10an de decembro 2006 sen komdamno de la justico.

http://www.lexpress.fr/actualites/1/monde/chili-manifestations-pour-l-anniversaire-du-coup-d-etat-de-1973_1279738.html