neniammilitointerni.over-blog.com/kambo%C4%9Do-la-maldungo-de-pli-ol-700-teksa%C4%B5laboristoj-nuligita

La maldungo de pli ol 700 teksaĵlaboristoj en Kamboĝo estis nuligita en uzino provizanta Gap kaj H&M, post la mobilizado de miloj el iliaj kolegoj, anoncis sindikato kaj direkcio vendredon.

« Post londaŭraj intertraktadoj, la kompanio konsentis rezigni la maldungojn kaj permesas al ĉiuj dungitoj rekomenci la laboron hodiaŭ » vendredon, anoncis al AFP la sindikata respondeculo Ath Thorn.

« Mi estas feliĉa ke ni estu denove partneroj », aldonis respondeculo de la uzino, Ĉin Sao.

Ĉirkaŭ 4.000 laboristoj defiladis ĵaŭdon sur la Pnom-penaj stratoj por protesti kontraŭ la maldungo de 720 kolegoj, kaŭze de striko.

neniammilitointerni.over-blog.com/kambo%C4%9Do-subtena-manifestacio-por-la-maldungitaj-tesa%C4%B5laboristoj

Laŭ la sindikatoj, la uzino SL Garment Processing, posedata de la singapura grupo SL International Holdings, ankaŭ rezignis la portempan interrompon de 5.000 aliaj laboristoj.

http://www.leparisien.fr/flash-actualite-economie/cambodge-les-licenciement-de-plus-de-700-ouvriers-du-textile-annules-06-09-2013-3112591.php