neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-%C2%AB-ni-revis-pri-e%C5%ADropo-ni-veki%C4%9Dis-kiel-sklavoj-en-megara-%C2%BB

(Foto : Orestis Seferoglou, Eleftherotypia)
Greka prokuroro interesiĝas pri la doloriga problemo de la vivkondiĉoj kaj nehumana traktado suferigitaj de la pakistanaj migrantoj kiuj laboras en la farmbienoj kaj bredadoj en Megara.


Ili laboras kiel sklavoj dum pli ol po 15 horojn tage en bredadoj de kokinoj aŭ aŭ legomkampoj por salajroj kiuj neniam estas pagitaj.

Aliaj perdis ĉion, kion ili perlaboris kaŭze de friponaĵoj kiuj promesis al ili vizojn por iliaj parencoj.

Hodiaŭ, prokuroro interesiĝas pri la teruraj kondiĉoj suferitaj de pakistanaj migrantaj laboristoj en Megara, ekster Ateno.

La ŝokaj vivkondiĉoj de granda grupo da pakistanaj migrantoj en urbo okcidente de Ateno kaj la asertoj pri friponaĵoj kaj masiva ŝakrado pri kiuj suferis tiu grupo estas objekto de enketo plenumita de prokuroro. Ilia sorto estis evidentigita en artikolo aperita en la ĵurnalo Ελευθεροτυπία (Elefterotipia) ĉi-sabaton.

La raporto mencias ke 110 viroj vivantaj en malstabilaj kondiĉoj kaj loĝataj en forlasitaj kokejoj ekster Megara asertas ke ili laboras po 15 horojn tage por malmulte aŭ neniu salajro, en lokaj farmbienoj de kokinoj aŭ legomkampoj.

La « rezidentoj » de la eks-farmbieno de kokobirdoj diris ke ili devis pagi po 40 eŭrojn tage por lupreni « ĉambron » (fakte rifuĝejoj por kokinoj) kaj ke ili dormas nun po 3 aŭ 4 laboristoj sur kuŝkaŭĉukoj. Dum somero, la temperaturoj multe altiĝis interne de la hangaroj.

Kun nur 2 necesejoj kaj duŝoj en la « vilaĝo » por tiuj viroj, la kondiĉoj estas kompareblaj al tiuj de Manolada, kie en aprilo la submastroj pafis al la migrantaj laboristoj kiuj postulis salajron.

http://www.okeanews.fr/20130906-revions-deurope-sommes-reveilles-esclaves-megara#ixzz2e9Bwm4jU