neniammilitointerni.over-blog.com/kambo%C4%9Do-subtena-manifestacio-por-la-maldungitaj-tesa%C4%B5laboristoj

La kolero de la teksaĵlaboristoj ne malfortiĝas en Kamboĝo, post la muldungo de centoj da ties strikantaj kolegoj fare de la uzina direkcio.

Preskaŭ 4.000 el ili manifestaciis por protesti, ĵaŭdon 5an de septembro, sur la stratoj de Pnom-Peno.

Laŭ la sindikatoj, la uzino SL Garment Processing, posedata de la singapura SL International Holdings kaj kiu provizas famajn markojn de la vestaĵa industrio kiel Gap aŭ H&M, maldungis merkredon 720 laboristojn kaj interrompis la laborkontrakton de 5.000 aliaj, post la fino de dusemajna striko.

La laboristoj ĉesigis la laboron post inspekta vizito plenumita de respondeculo eskortita de armitaj policistoj, dispono destinita timigi la labortistojn, laŭ la sindikatoj.

La laboristoj defiladis ĵaŭdon laŭ deko da kilometroj, de la uzino ĝis la urbodomo de Pnom-peno, por instigi la registaron interveni en tiun socian konflikton.

« Ni volas ke la uzino permesu al la laboristoj rekomenci la laboron, deklaris al la gazetaro Ath Thorn, prezidento de la koalicio de demokratiaj sindikatoj de la tejsaĵlaboristoj. Se ili volas fermi la uzinon, ili devas pagi monkompensojn, konforme al la leĝo ».

« La striko estis kontraŭleĝa », rebatis Meas Sotha, kamboĝa investisto kiu posedas partojn en la uzino, aldonante ke la inspekta vizito kun armitaj policistoj ne celis timigon.

La teksaĵa grupo pagos monkompensojn al la maldungitaj laboristoj kaj la laboro rekomencos lundon por la aliaj, li aldonis.

SUB-NUTRADO KAJ ELĈERPIĜO

La teksaĵa sektoro, decidiga por la kamboĝa ekonomio, dungadas ĉirkaŭ 650.000 laboristojn, inter kiuj 400.000 por la eksportaj firmaoj.

La manifestacioj lastatempe multobliĝis por denunci la laborkondiĉojn.

La sindikatoj plendas interalie pri kolektivaj svenoj, imputataj al sub-nutrado kaj elĉerpiĝo.

En studaĵo publikigita en julio, la Internacia Organizaĵo de Laboro substrekis ke la laborkondiĉoj de la kamboĝaj laboristoj denove difektiĝis.

La reĝlando malsukcesis progresi en ŝlosilkampoj kiel sekureco de la laboristoj, incendio, laboro de la infanoj, precizigis la Organizaĵo.

« Niaj informoj montras ke post regula plibonigo de la laborkondiĉoj de 2004 ĝis 2011, la kondiĉoj de nun difektiĝas », notis tiu studaĵo.

http://www.lemonde.fr/asie-pacifique/article/2013/09/05/cambodge-manifestation-de-soutien-aux-ouvriers-du-textile-licencies_3471919_3216.html