neniammilitointerni.over-blog.com/septembra-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto

La armeo, la urnoj, la strato - Serge HALIMI
Ili ĵuris, ke ili ne aspiras la egiptan prezidantecon. Post rompi tiun unuan ĵuron, la Islamaj Fratoj devis alporti „panon, liberon, socian justecon”. Sub ilia regado la malsekureco kreskis, la mizero ankaŭ. La amaso tiam rekonkeris la stratojn por postuli la foriron de la prezidanto Mohamed Morsi (vd la artikolon de Alain Gresh). Iuj revolucioj komenciĝas tiel. Kiam ili triumfas, oni celebras ilin dum jarcentoj sen tro zorgi pri ilia relativa sponteco aŭ pri la juraj bazoj de ilia estiĝo. La (...)
http://eo.mondediplo.com/article1965.html

Teatrumi ĉe malfavora epoko - Thomas OSTERMEIER
Por la direktoro de la Schabühne [teatro] de Berlino, produktiva enscenigisto, neeblas teatrumi sen publika investado kaj sen ankriĝo en la daŭro kaj en la socio. Li analizas ĉi tie la kondiĉojn samtempe "materiajn kaj spiritajn" de renoviĝo. Ĉar en Eŭropo la teatro suferas ne nur de konsumredukto sed ankoraŭ de propra emo lasi sin invadi de la domina ideologio. SINE DE la laŭdiraj okcidentaj demokratioj, la utilo al la ĝenerala intereso devigas ĉiun ŝtaton kolekti impostojn, kies produkto estas (...)
http://eo.mondediplo.com/article1972.html

La skistogaso ŝanĝegas la geopolitikon - Régis GENTÉ
Rusujo, Irano, Kataro, Bolivio... Kuvenintaj en Moskvo la 1-an de julio, la membroj de la Forumo de la landoj eksportantoj de gaso provis akordiĝi pri komuna strategio fronte al la ekpotenciĝo de skistogaso. Ĉi tiuj tradiciaj produktantoj maltrankviliĝas. La nova « dia donaco », ekspluatata unuavice en Usono, ne nur stimulis la lokan industrion : ĝi ankaŭ povos ŝanĝi la prienergian tutmondan geografion. KIU KREDUS tion ? Antaŭ malpli ol dek jaroj, la gaso-merkato estis grandparte determinita de la (...)
http://eo.mondediplo.com/article1973.html

La eŭro ne reformeblas - Frédéric LORDON
« Fakte, ni jam eliris el la eŭro », koncedis s-ro Nicos Anastasiades, prezidanto de Cipro, ŝtato kie la monbiletoj ne plu havas saman valoron kiel en Greklando aŭ Germanio. Ĉu la eksplodo de la ununura eŭropa mono jam komenciĝis ? Kontraŭ la scenaro de la ĥaoso, la ideo de komune pensita kaj organizita eliro el la eŭro antaŭeniras. MULTAJ, nome maldekstruloj, daŭre kredas ke oni ŝanĝos la eŭron. Ke oni iros de la nuna eŭro de malabundo al eŭro fine renovigota, progresema kaj sociala. Tio ne okazos. (...)
http://eo.mondediplo.com/article1971.html

Nelson Mandela, la neatenditaj vojoj - Achille MBEMBE
Lia nomo ritme elkriita sur la kvin kontinentoj estas sinonimo de rezisto, liberiĝo, universaleco. Luktanto tiom obstina kiom petola, Nelson Mandela festis sian 95-an naskiĝtagon. La simpla ideo, ke oni adorkliniĝas antaŭ lia statuo incitegas lin : ni iru antaŭen, li diras, kaj daŭrigu la grandegan taskon pri emancipo. Profesoro pri historio kaj politika scienco en la universitato de Witwatersrand en Johanesburgo. Aŭtoro de Critique de la raison nègre, eldonota de La Découverte (Parizo) en oktobro (...)
http://eo.mondediplo.com/article1970.html

eo.mondediplo.com/