neniammilitointerni.over-blog.com/ohio-%C5%9Cakto-de-skistogaso-ka%C5%ADzas-109-tertremojn

En unu jaro, inter januaro 2011 kaj februaro 2012, ne malpli ol 109 tertremoj estis detektitaj en la ĉirkaŭaĵoj de Youngstown, urbo de 70.000 loĝantoj ĉe la landlimo Ohio kaj Pensilvanio, kore de regiono riĉa je skistogaso.

Laŭ la sciencista revuo Journal of Geophysical Research, estas aliparte ŝakto de skistogasa borado, Northstar 1, kiu kaŭzis ĉi-tiujn 109 tertremojn en areo kie neniu alia tertremo estis pasintece menciita.

La studaĵo montras la rilaton inter hidraŭlika fendado, injektoj de likvaĵo je alta premo en la subteraj faŭltoj, kaj sisma aktiveco.

Tiu-ĉi komencis du semajnojn post la unuaj hidraŭlikaj fendadoj. La skuadoj haltis post la fermado de la ŝakto fine de 2011.

« Ni konstatis ke la apero, poste la malapero de tertremoj rilatas al la aktiveco de Northstar 1. La tertremoj estis lokalizitaj en la subteraj faŭltoj apud la injektaj ŝaktoj. Tiuj skuoj estas probable kaŭzitaj de la uzitaj akvoj enigitaj per alta premo en la rokon, estigante terenglitadojn », precizigas la verkisto de tiu studaĵo, la sismologo Won-Young Kim, profesoro ĉe la Universitato de Kolumbia, citita de la retpaĝo Enerzine.

« En 2011, la tertremoj migris oriente okcidenten tutongece de la faŭlto, indiko kiu montras ke la tertremoj estas kaŭzitaj de la premlinia plietendiĝo »

Situata inter 3,5 kaj 4 kilometroj da profundeco, plimulto el la skuoj estis mikrotertremoj, je amplekso de 3,9, do konsiderata kiel negrava aŭ malforta sur la skalo de Richter.

La pria ŝakto apartenas al la petrolkompanio, D&L Energy Group, bazita en Youngstown.

La kompanio estas ankaŭ indeksigita de la Usona Agentejo de mediprotektado tial ke ĝi enverŝis en la najbaran riveron miksaĵon de petrolo, borkotaĵon kaj natrian kloradon.

http://www.bastamag.net/article3231.html