neniammilitointerni.over-blog.com/bosnio-kaj-hercegovino-160-strikantaj-ministoj

Ĉirkaŭ 160 ministoj el minejo en Đurđevik (Ђурђевик), nord-oriente de Bosnio, komencis strikon postulante salajran plialtiĝon kaj demision de la direkcio, rifuzante resupreniri ĉe la supraĵo, laŭ sindikata informfonto.

« Ili estas decidemaj kaj rifuzas traktadon kun la nuna direkcio de kiu ili postulas demision », deklaris al AFP sindikata reprezentanto, Said Muhic.

Laŭ sama fonto, la ministoj troviĝas je pli ol 100 metroj profunde.

La ministoj de la minejo de Đurđevik, kies monata salajro estas ĉirkaŭ 310 eŭroj, plendas interalie pri granda diferenco inter ties salajroj kaj tiuj de la administracia personaro.

Dekduo da minoj, aparte karbo kaj baŭksito, estas ekspluataj en Bosnio.

Tiu sektoro dungadas ĉirkaŭ 12.000 ĝis 15.000 personojn, laŭ la sindikatoj.

http://www.lefigaro.fr/flash-eco/2013/09/03/97002-20130903FILWWW00325-bosnie-160-mineurs-en-greve.php