neniammilitointerni.over-blog.com/tajlando-turmentego-de-la-laboristoj-sur-la-fi%C5%9Dkaptaj-%C5%9Dipoj

Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) denuncis lundon en Bankoko la « gravajn ekscesojn » sur la fiŝkaptaj ŝipoj en Tajlando, kie neleĝaj kamboĝanoj kaj birmanoj estas submetitaj al perfortoj kaj trudlaboro.

Entute, laŭ tiu studaĵo de IOL publikigita lundon en la tajlanda ĉefurbo, 17% el la 600 dungitoj en la sektoro (inter kiuj multaj Kamboĝanoj kaj Birmanoj en neleĝa situacio) asertis ke ili estis truditaj labori.

Ili menciis minacojn de monpunoj, fizikajn devigojn aŭ plie minacojn de denunco al la aŭtoritatoj kiuj okupiĝas pri migrado en Tajlando, tria sur la listo de la plej gravaj eksportistoj de fiŝoj en la mondo.

Krome, 10% asertis ke ili estis frapitaj surŝipe dum pli ol 25% atestis pri senfinaj labortagoj, kun disponebleco 24 horojn en 24 horoj.

« Tiu studaĵo mencias gravajn ekscesojn en la sektoro. Plimulto el la laboristoj estas en neleĝa situacio kaj do pli malfortaj », komentis Max Tunon, respondeculo de IOL, dum la prezentado ĉe gazetaro de tiu raporto.

Miloj da Birmanoj kaj Kamboĝanoj laboras en la riĉaj tajlandaj fiŝkapataj ŝipoj. Surŝipe, kunvivas leĝaj laboristoj kaj sklavoj el moderna tempo laŭ pluraj raportoj, kiuj denuncas industrion kiu sin apogas sur truda laboro.

Surŝipe, la viroj laboras po 20 horoj tage, po sep tagoj semajne.

Kejkaj ĉefŝipoj moviĝas por provizi la fiŝkaptajn ŝipojn, en fuelo kaj personaro. Kejkaj laboristoj estas tiel kaptitaj dum monatoj, eĉ jaroj, ĝis marborde de Somalio, laŭ Internacia Organizo por la Migradoj (IOM)

http://nautisme.lefigaro.fr/breves-nautisme/divers-0/2013-09-02-15-43-50/thailande---le-calvaire-des-travailleurs-sur-les-navires-de-peche-11794.php