neniammilitointerni.over-blog.com/sirio-kolekti%C4%9Do-en-parizo-por-denunci-la-kriman-re%C4%9Dimon-de-ba%C5%9Dar-al-asad

Kelkaj dekoj da manifestaciantoj (subtenantoj de libera Sirio) kolektiĝis en Parizo la 31an de aŭgusto 2013.

Ili denuncis la krimojn plenumitajn de la reĝimo Baŝar, kiuj en du jaroj okazigis pli ol 100.000 mortinojn kaj plurajn milionojn da rifuĝintoj kaj delokitoj.

Se ili ne klare postulis eksterlandan intervenon sur la siria teritorio, ili tamen bedaŭris la neagadon de la internacia komunumo.

Sur tabuloj starigitaj ĉirkaŭ la kolektiĝo, oni povis vidi desegnaĵojn, fotojn kaj tekstojn montrantajn abomenindaĵojn plenumitajn de la diktatora reĝimo. Aliaj tabuloj estis metitaj surteren kun floroj, meze de la kolektiĝo. De tempo al tempo, preterpasantoj kiuj deziris informiĝi, kuniĝis kun la manifestacio.

La etoso estis gastama kun bufedo kaj muziko.

Neniu rilato kun la manifestacio 2 tagojn antaŭe de la subtenantoj de Baŝar kiuj skandis mesaĝojn de malamo kontraŭ Okcidento kaj Israelo.

Tiu manifestacio celis informi la homojn pri la katastrofa situacio kiun spertas Sirio.

Alia manifestacio estis organizita sammomente de Nacia Unuiĝo de la siriaj studentoj por kontraŭstari militistan intervenon.

http://www.citizenside.com/fr/photos/politique/2013-08-31/82987/rassemblement-a-paris-pour-denoncer-le-regime-criminel-de-bachar-al-assad.html#f=0/768303