neniammilitointerni.over-blog.com/usono-strikoj-en-la-rapidman%C4%9Dejoj-por-pli-bonaj-salajroj

http://www.youtube.com/watch?v=WVQdJTl1_ls

Miloj da dungitoj en rapidmanĝejoj en Usono ekstrikis ĵaŭdon. Laŭ la organizantoj de la movado, temas pri « la plej gava striko iam okazinta en industrio de rapidmanĝejoj ». La strikantoj postulas de novembro salajron po 15 dolaroj hore (11,31 eŭroj), t.e pli ol duoble ol la nuna minimuma salajro po 7,25 dolaroj (5,47 eŭroj) pagitaj de multaj rapidmanĝejoj.

Ili ankaŭ deziras la rajton sindikataniĝi.

En Novjorko, la manifestaciantoj komencis ekde 6h30 matene.

Svingante panelojn « Ni ne povas vivi kun po 7,25 dolaroj hore », kaj skandante « justecon, justecon », pluraj centoj da manifestaciantoj protestis antaŭ McDonald's en la 5a avenuo. Ili poste atingis Burger King-n sude de Manhatano, kaj en Union square post-tagmeze.

« Ili faras milionojn da profitoj dank’al nia laboro, ili povas pagi nin pli », eksplikas al AFP Ŝanika Davis, patrino 20-jara kun 1-jara infano, kiu perlaboras po 71 ĝis 150 dolaroj (53 ĝis 112 eŭroj) semajne en McDonald's du Bronx.

La movado, kiu komencis en novembro en Novjorko kun 200 strikantoj, de tiam plivastiĝis. Ĵaŭdon, la organizantoj anoncis strikantojn en 60 urboj, el kiuj Novjorko, Bostono, Ĉikago, Denvero, Detrojto, Hartfordo, Hustono, Los-Anĝeleso, Memfiso, Milvokio, Oaklando, Seatlo aŭ Tempa.

Adoleskantoj kaj virinoj

« Antaŭ 15 jaroj, tiuj postenoj estis okupataj de adoleskantoj. Sed tio ne plu estas la kazo de post la krizo de 2008 », indignas Kendall Fells kiu organizas la movadon en Novjorko.

Laŭ li, du triono el la dungitoj de rapidmanĝejoj estas nun virinoj, aĝaj averaĝe je 32 jaroj.

La nacia asocio de restoraciistoj substrekis ke la restoracia metio estas « industrio de oportuneco. Nur 5% el la dungitoj de la restoracio perlaboras minimuman salajron, kaj tiuj-ĉi estas plimulte dungitaj partatempe. Kaj duono estas adoleskantoj », ĝi asertis.

http://www.leparisien.fr/international/etats-unis-les-employes-de-fast-foods-en-greve-pour-de-meilleurs-salaires-29-08-2013-3090815.php