neniammilitointerni.over-blog.com/sameio-en-dan%C4%9Dero

Sameio, ties pejzaĝoj, fariĝas revlando por la minaj societoj. Fakte, Jimab (interalie) akiris de la sveda registaro permesojn por instali subĉielan ferminejon.
Ĉie en Sameio (la sveda ĝis nun), minoj kreskos difektante tiujn mirindajn pejzaĝojn, por akiri metalojn kaj gajni monon, ĉiam pli da mono, malprofite al medio kaj naturprotektado, sed ankaŭ al la loĝantoj de tiuj regionoj.
Kaptante la terojn de la Sameoj, lasta pra-popolo en Eŭropo, kaj senigante ilin de iliaj nutraj resursoj, bredado de boacoj (kaj baldaŭ turismo, ĉar kiu deziros veni en regionon kie eksplodoj, pikdratoj kaj poluado anstataŭigos naturon, trankvilon kaj polusa lumo?) kiu fariĝos pli kaj pli komplika. Ĝi jam estas tia pro la tutmonda varmiĝo kiu implikas la vivon de tiuj boacoj por sin nutri, Tiuj-ĉi riskas malaperi, spertante la saman sorton ol la indianoj de Ameriko.
En Kallak, situata kvindek kilometrojn for de Jokkmokk, proksime de la Polusa cirklo, damaĝe al la Sameoj, tiu firmao decidis elfosi sian minejon, damaĝe al la Sameoj kiuj decidis instaliĝi tie por protesti kaj malhelpi tiun elfosadon kaj koloniadon de iliaj teroj, manifestante, ĉiam senperforte.
La respondo de la svedaj aŭtoritatoj estis perforta, kaj tute ne respektante ilin (svedaj policistoj tiel memvole tretis la Samean flagon, delokigante kaj trenante ilin por elpeli ilin el ila kampejo).

Videoj:
http://www.youtube.com/watch?v=ZIInuEh4ydI

http://www.youtube.com/watch?v=G6VQwG2y7QE#t=131

http://www.youtube.com/watch?v=3DS3pr9r1zg

Vi povas helpi subskribante petskribon : http://www.avaaz.org/en/petition/Stop_mining_in_Jokkmokk/?twi

kaj dividante kiel eble plej vaste la sekvantajn retpaĝojn, fejsbuk-grupojn kaj tviterojn :

Retpaĝo : http://kolonierna.wordpress.com/

tvitero: #REBELLBOOM

https://www.facebook.com/urbergsgruppen?ref=stream

https://www.facebook.com/pages/Kamp-Kallak-G%C3%A1llok/147057268825036?fref=ts

http://www.escales-nordiques.com/laponie-en-danger/

http://www.terre-des-sames.com/la-laponie-en-danger/