neniammilitointerni.over-blog.com/argentino-plendo-en-la-afero-de-%C5%9Dtelintaj-beboj-de-la-frankisma-re%C4%9Dimo

Plendo estos deponita lundon 2an de septembro antaŭ la argentina justico en la afero de beboj de opoziciuloj prirabitaj je siaj gepatroj dum la frankisma reĝimo (1939-1975), anoncis ĵaŭdon la Asocio de ŝtelitaj infanoj en Hispanio.

Tiu plendo kompletos la enketon komencitan en 2010 de la argentina juĝisto Maria Servini de Cubria, kiu enketas pri serio da krimoj plenumitaj en Hispanio sub la diktaturo de la generalo Francisco Franco.

« Ni intencas demonstri antaŭ la justicon ke la ŝteloj de infanoj estis multnombraj, laŭ la samaj kriterioj sur la tuta hispania teritorio », deklaris la reprezentanto de la « Asocio de la ŝtelintaj infanoj en Hispanio », Soledad Luque Delgado, kiu prezentos plurajn dekojn da plendoj ĉe la argentina justico.

Laŭ ŝi, temas pri krimo kontraŭ homaro. Miloj da plendoj estis deponitaj post eksplodo de la skandalo en 2010. Asocioj konstituiĝis kaj skribis al la papo fine de majo en la celo malfermi la Ekleziajn arkivojn.

« UNIVERSALA JUĜORAJTO »

La beboj estis prirabitaj de la respublikaj patrinoj kaŭze de dekreto de 1940 kiu ebligis la reĝimon kapti la novnaskitojn se ili opiniis ke ilia estonta « morala edukado » estis endanĝerigita.

En la unuaj jaroj de demokratio, la infanŝakrado daŭris, inter kiu la vendo de beboj, kelkafoje en la klinikoj mastrumataj de katolikaj institucioj.

Multaj plendantoj sin turnis al Argentino, kie la procesoj por la krimoj de la militista diktaturo (1976-1983) multobliĝas. Hispanio voĉdonis en 1977 amnestian leĝon pri tiuj krimoj, du jaroj post la morto de la diktatoro Francisco Franco.

Argentino agnoskas la principon de « universala juĝorajto », alprenita de kelkaj landoj, kiu permesas persekuti la kulpantojn pri krimo kontraŭ homaro ĉie en la mondo.

La unua kaj nura persono kiu estis persekutita ĝis nun en la vasta skandalo de prirabitaj beboj, la hispana monaĥino fratino Maria Gomez Valbuena, mortis pasintan januaron 87-jaraĝa antaŭ sia dua aŭdado de la hispana justico.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/08/29/argentine-plainte-dans-l-affaire-des-bebes-voles-du-franquisme_3468705_3222.html