neniammilitointerni.over-blog.com/nord-koreio-la-eks-koramikino-de-kim-%C4%9Cong-un-pafekzekutita

La eks-koramikino de Kim Ĝong-un estis pafekzekutita de la ekzekut-plotono de la nord-korea estro, laŭ Chosun Ilbon, sud-koreia ĵurnalo.

Hyon Song-wol estis kantistino. Ŝi partoprenis muzikbandon Unhasu Orchestra, fama en Nord-Koreio.

Hyon, kaj ankaŭ la dekunu aliaj kantistoj, muzikistoj kaj dancistoj de la bando estis pafekzekutitaj. Ili estis akuzitaj pri produkto de videoj en kiuj la membroj plenumis seksajn agadojn, antaŭ ol surmerkatigi la kopiojn.

Malobservado de validaj leĝoj kontraŭ pornografio en Nord-Koreio.

http://www.huffingtonpost.fr/2013/08/29/coree-du-nord-petite-amie-kim-jong-un-executee_n_3835132.html?utm_hp_ref=international