neniammilitointerni.over-blog.com/katango-2.000-infanoj-laboras-en-la-minejoj-kambove

Ĉirkaŭ du mil infanoj laboras en la neoficialaj metiistaj minejoj en Kambove, indikis lundon 26an de aŭgusto la ĉefo de minservo de tiu urbo, preskaŭ 25 kilometrojn for de Likasi, en Katango. Laŭ tiu surloka respondeculo de la minoj, plejparte el tiuj infanoj ne frekventas lernejon.

Siaflanke, la NRO World Vision precizigas ke la aĝo de pli ol duono el tiuj infanoj varias inter 9 kaj 17-jaraj.

Laŭ raporto publikigita de tiu NRO, plejparte el tiuj infanoj estas malsanaj.

La dokumento de World vision indikas ke 30 infanoj el la 53 pridemanditoj ne plu studas. Plie, daŭrigas la dokumento, tiuj infanoj spertas dolorojn ĉe la dorso, koksoj, brakoj kaj kruroj.

Ili prezentas oftajn tusojn kaj estas malimunaj kontraŭ paludismo kaj haŭtaj erupcioj.

Laŭ membro de la civila firmao de tiu urbo, tiu raporto spegulas la nestabilan situacion de certaj gepatroj, nome senlaboreco. Tio trudus la infanojn labori en la minejoj. Li petas la registaron agadi por elirigi tiujn infanojn el la minejoj.

Siaflanke, la administracianto de la terirorio Kambove, Hyppolite Kalenga, sin deklaras zorgoplena pro tiu situacio.

« Ĉiu devas plene ludi sian rolon por vidi ĉiujn niajn infanojn survoje al lernejo. Ni devas nun instigi la gepatrojn ne plu sendi la infanojn en la minejojn », li asertis.

http://radiookapi.net/actualite/2013/08/27/katanga-2-000-enfants-travaillent-dans-les-mines-de-kambove/