neniammilitointerni.over-blog.com/rumanio-bukare%C5%9Dto-malfermas-la-vojon-al-kontestata-ormineja-projekto

La rumania registaro aprobis mardon leĝprojekton kiu malfermas la vojon al kanada projekto de orminejo uzante grandajn kvantojn da cianido en la vilaĝo Rosia Montana (nord-okcidento)

La teksto kiu ankoraŭ devas esti submetita antaŭ la parlamento, antaŭvidas agnoski la projekton disvolvitan de la kanada firmao Gabriel Resources kiel « je publika utileco kaj escepta intereso », laŭ komunikaĵo de la registaro.

Gabriel Resources opinias ke la vilaĝo Rosia Montana, kore de la pitoreska Transilvanio, enhavas unu el la plej gravaj orminejoj de Eŭropo.

La leĝprojekto ankaŭ antaŭvidas ke la partopreno de la rumania Ŝtato en la ekspluatanta firmao Rosia Montana Gold Corporation, kreskos de 20% al 25% dum la impostoj pagataj al la Ŝtato kreskos de 4% al 6%.

La medidefentantoj, historiistoj, arkeologoj, la klerikoj kaj la apuda lando Hungario vigle kontraŭstaras tiun projekton de orminejo kiu antaŭvidas uzadi po 12.000 tunojn da cianido jare, dekduoble pli ol la tuta kvanto uzita en Eŭropo ĝis nun por ekstrakto de oro, laŭ la ciferoj de 2011.

Arkeologoj denuncas ankaŭ la minacojn kiujn tiu projekto pezigas sur « unu el la plej vastaj retoj de romanaj minaj galerioj » malkovritaj en la montoj kie situus la minejo.

« Demokratio kaj homaj rajtoj estas mokataj », deklaris al AFP Eugen David, farmisto de Rosia Montana, prezidento de la asocio Alburnus Maior, kiu kontraŭstaras la projekton.

« Ni plendos antaŭ la Konstitucia Kortumo, Eŭropa Kortumo pri homaj rajtoj, Eŭropa Komisiono, la batalo estos longdaŭra », li aldonis.

Gabriel Resources, kiu promesas ĉirkaŭ 900 postenojn dum la 16 jaroj de ekspluatado de la minejo, ne deziris komenti la decidon de la registaro.

La grupo akiris minpermesilon en 1999 sed atendas decidigan permesilon kiu devas estis liverita de la ministerio pri Medio.

Nek la registaro nek la ministro pri Medio estis kontakteblaj por indiki je kia stado troviĝas la proceduroj por tiu media permesilo kaj se ĝi estas entenita en la projekto aŭ ne.

La soci-demokrata Ĉefministro Victor Ponta, sin deklaris preta nuligi eventualan median permesilon donitan de la tiama registaro.

Sed li freŝdate deklaris ke estas necese decidi, « post 13 jaroj dum kiuj tiu investo estis translokita inter pluraj strukturoj ».

http://sciencesetavenir.nouvelobs.com/nature-environnement/20130827.AFP3402/bucarest-ouvre-la-voie-a-un-projet-de-mine-d-or-conteste.html