neniammilitointerni.over-blog.com/kolombio-anka%C5%AD-ministoj-kaj-kamionistoj-partoprenas-la-nacian-strikon-de-la-kamparanoj

Videoj : http://www.youtube.com/watch?v=KpCmFMRqFKY

http://www.dailymotion.com/video/x13f9j3

_colombie-le-mouvement-paysan-soutenu-par-d-autres-secteurs_news


Hieraŭ, 200.000 kolombiaj kamparanoj daŭrigis siajn manifestaciojn kaj vojblokadojn komencitajn antaŭ unu semajno.

Sendependaj ministoj kaj sindikatoj de kamionistoj kaj de dungitoj en san- kaj eduk-sektoroj densigis la manifestaciojn kun aliaj propraj depostuloj.

La kamparana movado estas kunordigita de nacia agrikultura dialogkunsido. La kolombia prezidento, Juan Manuel Santos, kaj lia ministro pri agrikulturo, konsentas kunsidi kun kamparanaj reprezentantoj en Tunja, kie manifestaciantoj blokadas interalie vojon per kiu transiras grandan parton de la nutraĵa provizado destinita al la 7,3 milionoj da loĝantoj de la ĉefurbo, kie la unuaj mankoj komencas sentiĝi.

« La registaro agitiĝas kaj serĉas interparolantojn, respondas Eberto Diaz porparolanto de la agrikultura dialogkunsido. Li provas trudi regionajn intertraktadojn. Sed la striko estas nacia, nur la registaro ne konscias pri tio. Ekde la komenco de naciaj intertraktadoj, ni estos pretaj ĉesigi la manifestaciojn ».

La depostuloj

La kolombiaj kamparanoj protestas por depostuli starigon de minimumaj prezoj por kelkaj produktoj kaj ankaŭ de agrikultutaj enigoj (semoj, sterko, ktp.)

La etaj terkultivistoj ankaŭ volas garantiojn pri aliro al la tero kaj kreadon de kamparanaj rezervoj, specioj de aŭtonomaj komunumoj, kaj pli bonajn publikajn servojn en la kamparoj.

Ili ankaŭ denuncas la traktaton de libera interŝanĝo subskribita de Kolombio, kiu laŭ la kamparanoj malfermas la vojon al dumpingo en la importaj produktoj kaj malhelpas subvencii la naciajn produktivajn sektorojn.

http://www.algerieinfos-saoudi.com/article-colombie-mineurs-et-routiers-se-joignent-a-la-greve-nationale-des-paysans-119728541.html