neniammilitointerni.over-blog.com/paragvajo-gmo-sojfabo-estas-bombo

Video en la hispana subskibita en la franca :
http://www.agoravox.tv/actualites/environnement/article/les-semences-de-la-colere-40442

La transgena sojfabo – « la verda oro » de Sud-Ameriko estigas grandegajn profitojn sed ankaŭ konsiderindajn difektojn sociajn kaj mediajn. Enketo en Paragvajo, kie etaj kamparanoj alfrontas la potencan sektoron de GMO-kulturoj.

Ĵeronimo estas eta kamparano kiu vivas kun sia familio en vilaĝo de Paragvajo. Ĉirkaŭ lia hejmo kuŝas ĝis horizonto kampojn de transgenaj sojfaboj apartenantaj al grandaj proprietuloj, kolonianoj plejparte brazilaj. Viktimoj de infektado pro disŝuto de herbicidoj, la vilaĝanoj organiziĝas por lukti kontraŭ la detruadon de sia medio kaj savi la vivon de ties infanoj.

"Leĝo de la plej forta"

Kamparanoj lacegaj, poluado de la grundoj, senarbarigo, venenado… : kiom pezas la damaĝoj sociaj kaj mediaj fronte al la profitoj generitaj de la intensiva monokulturo de sojfabo genetike modifitaj ?

Irante en Paragvajo, kiu nombras inter la mondaj ĉefaj landoj eksportistoj de sojfabo, kaj atente aŭskultante la surlokajn protagonistojn, la reĝisoroj de tiu filmo liveras al ni ŝlosilojn por kompreni kiamaniere trudiĝis modelo de agrikultura disvolviĝo aparte detruema. Kaj tio, tra malegala alfrontiĝo inter unuflanke la grandaj proprietuloj produktistoj de sojfabo, armita (je propra senso) grupo de la agronutraĵaj firmaoj kaj financaj spekulistoj, kaj aliflanke, la campesinos, tiuj etaj kamparanoj kiuj provas defendi ties laborilojn kaj vivkutimojn.

Al la agresaj paroloj de la unuaj, subtenantoj de la "leĝo de la plej forta" – plifortigitaj en siaj konvikoj per la argumentoj de sciencistoj kiuj defendas la interesojn de la ĉeffirmaoj en la merkato de semoj kaj fitosanitaraj produktoj -, sin opozicias la senespera energio de tradicia kamparana socio laŭ kiu la transgena sojfabo estas malfeliĉo.

En tiu universala batalo de argila poto kontraŭ fera poto, estas ja la logiko de la profito kiu venkas, kun arestado de etaj kamparanoj pro « kontraŭleĝa okupado de teroj »…

Kiel daŭros la batalo?

Fonto : Arte.TV