Palestinano svingas en aprilo 2013 afiŝojn honore al la palestina malliberulo, Maysara Abou Hamdeya, mortinta en karcero de israela malliberejo.| Reuters/AMMAR AWAD

neniammilitointerni.over-blog.com/israelo-la-%C2%AB-internacia-komitato-de-la-ru%C4%9Da-kruco-%C2%BB-maltrankvila-pri-la-palestinaj-malsatstrikantaj-malliberuloj

La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK) sin deklaris « profunde maltrankvila » pri la sano de sep palestinanoj malsatstrikantaj kiuj denuncas sian detenon fare de Israelo.

IKRK estas aparte maltrankvila por Imad Abdelaziz Abdallah Al-Batran, kiu malsatastrikas de pluraj semajnoj » kaj kies vivo estas en « tuja danĝero », anoncis la organizaĵo en komunikaĵo.

Laŭ la Klubo de palestinaj malliberuloj, S° Batran, kiu estis metita en administracia deteno de Israelo, rifuzas sin nutri de la 5a de majo kaj lia sano, kiu jam ne estis bona antaŭ lia enkarcerigo, difektiĝis.

La porparolanto de la Klubo, Amani Sarahna, konfirmis ke ok palestinanoj detenitaj de Israelo estas nun malsatstrikantaj, inter kiuj unu freŝdate.

Kelkaj estas malliberuloj submetitaj al pezaj punoj, aliaj estas administraciaj malliberuloj. Administracia deteno ebligas Israelon deteni suspektatojn en karceroj sen proceso kaj sen tempolimo, laŭ sinsekvaj periodoj de ses monatoj.

Laŭ S° Sarahna, la malsatstrikantaj malliberuloj estis hospitaligitaj.

Sed IKRK insistis pri la fakto ke ĉiu solvo devas enkalkuli ke oni ne devas trudi la malliberulojn manĝi aŭ sin flegi.

Merkredon 14an de aŭgusto, Israelo komencis liberigi unuan grupon de 26 palestinaj malliberuloj el listo de 104 malliberuloj detenitaj de longa tempo, kiel « bonvola gesto » por rekomenco de la rektaj pacaj intertraktadoj inter la araba aŭtoritato kaj la Hebrea ŝtato.

Tiuj 104 malliberuloj, escepte unu, estis enkarcerigitaj antaŭ la akordoj de Oslo, de septembro 1993.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2013/08/17/le-cicr-inquiet-pour-les-prisonniers-palestiniens-en-greve-de-la-faim_3462885_3218.html