neniammilitointerni.over-blog.com/maldivoj-adoleskantino-akuzita-pri-%C2%AB-mal%C4%89asta%C4%B5o-%C2%BB-evitas-vipbatojn

Tiu afero estigis ondon da internacia malaprobo kaj emfazis la diskriminacian traktadon de la virinoj en tiu arkipelago el Hinda Oceano tre aprezata de turistoj AFP/LAKRUWAN WANNIARACHCHI

La Ĉefkortumo de Maldivoj nuligis, merkredon 21an de aŭgusto, la kondamnon al cent vipbatoj de 15-jara adoleskantino tial ke ŝi seksrilatis ekster-edziĝe. Tiu afero estigis ondon da internacia malaprobo kaj emfazis la diskriminacian traktadon de la virinoj en tiu arkipelago el Hinda Oceano tre aprezata de la turistoj.

La junulino estis arestita en junio 2012, post kiam la korpo de novnaskito enterigita proksime de ŝia hejmo, sur la insulo Feydhoo, en la atolo Ŝavijani (nordo), estis malkovrita. La adoleskantino, viktimo de ripetitaj seksperfortoj de sia bopatro, gravediĝis kaj la viro malembarasiĝis de la bebo. Dum la enketo pri la akuzoj de seksperfortoj celante la bopatron, la polico malkovris ke ŝi havis konsentitajn seksrilatojn kun alia viro. La ĝenerala prokuroro tiam komencis persekuton kontraŭ la junulino pro « malĉastaĵoj » en novembro 2012.

neniammilitointerni.over-blog.com/article-maldivoj-adoleskantino-kondamnita-al-vipfrapoj-116662214.html

90% EL LA PERSONOJ KONDAMNITAJ ESTAS VIRINOJ

Laŭ Internacia Amnestio, almenaŭ 180 personoj estis kondamnitaj al skurĝado pro « malĉastaĵo » en 2009, dum kelkaj estis viktimoj de seksperfortoj aŭ aliaj sekskrimoj. En 2011, preskaŭ 90% el la personoj kondamnitaj pro tiu delikto estis virinoj.

La 25an de februaro, tribunalo por infanoj kondamnis la junulinon, kies identeco ne estis rivelita, al vipbatoj kaj ok monatoj da hejmarestado pro ekster-edziĝaj seksrilatoj. En Maldivoj, la justico sin apogas samtempe sur elementoj de la islama leĝaro kaj sur brita Common Law. Tiel, pro la ŝaria, la seksrilatoj antaŭ edziĝo estas konsiderataj kiel kontraŭleĝaj, delikto kiu tamen ne aplikiĝas al la turistoj.

En komunikaĵo, la Kortumo indikis ke la adoleskantino – kies bopatro estas en malliberejo pro seksperforto – estis maljuste kondamnita, tial ke ŝiaj konfesoj estis faritaj dum ŝi estis en stato de post-traŭmata streso. La prezidento de Maldivoj, Mohamed Waheed, sin deklaris « kontentega » pri tiu nuligo. « Tio estas la rolo de la registaro protekti la viktimojn, sed ni devus agadi leĝkadre », precizigis la porparolanto.

« BEZONO DE HELPO, NE DE PUNO »

En februaro, la maldiva registaro apelaciis tiun kondamnon sekve al la multaj reagoj kiujn ĝi provokis sur la internacia kampo, aparte inter la organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj.

« Nuligi tiun punon estis kompreneble la nuran taŭgan decidon », indikis Polly Truscott, kunrespondeculo de Internacia Amnestio por Azio-Pacifiko.

« Neniu devus esti persekutita pro ekster-edziĝaj seksrilatoj. La viktimoj de sekstroaĵoj bezonas helpon, ne punon. Maldivoj devas konformiĝi al ties devigoj rilate al la internacia rajto », ŝi aldonis.

La arkipelago estas fakte subskribinto de pluraj internaciaj traktatoj malpermesantaj torturon kaj aliajn kruelajn punojn, kiel Konvencio kontraŭ torturo, al kiu ĝi aliĝis en 2004.
Anne Solesne Tavernier

http://www.lemonde.fr/international/article/2013/08/23/aux-maldives-une-adolescente-accusee-de-fornication-echappe-au-fouet_3465584_3210.html