neniammilitointerni.over-blog.com/a%C5%ADstralio-la-mino-apud-la-granda-rifbariero-estos-grava-poluanto

La giganta karbomino, kiun la barata firmao GVK instalos apud la Granda Rifbariero en Aŭstralio klasifikiĝos inter la dek plej gravaj mondaj emisiantoj de karbona dioksido kiam ĝi atingos sian maksimuman kapablecon, asertis Greenpeace. TORSTEN BLACKWOOD AFP.COM

Petskribo :
http://www.avaaz.org/en/australian_coal_disaster_global_rb/?dvaazFB

La aŭstralia federala registaro permesis la 23an de aŭgusto 2012 la disvolviĝon de tiu mino, Alpha Coal, situata en la baseno de Galileo, en la Ŝtato de Queensland (oriento) – kies atendita produktado atingos po preskaŭ 30 milionojn da tunoj da termika karbo jare ekde 2015 -, akompanata de 19 kondiĉoj por protektado de medio kaj Granda Rifbariero.

Po ĉirkaŭ 700 milionoj da tunoj da emisiado de karbona dioksido jare

« Se la baseno de Galileo estis lando, la dioksido de karbono produktita por uzadi tiun karbon faris de ĝi la 7an plej gravan poluantan landon en la mondo », estimis la ekologia organizaĵo Greenpeace, en raporto. Tiu emisiado por la tuta areo estas ĉe la fino taksita po 700 milionoj da tunoj jare de Greenpeace, kiu petas haltigon de la plivastigo de la mina aktiveco en Queensland, Ŝtato aparte tuŝata de la minsektora kreskado en Aŭstralio.

Laŭ la kondiĉoj metita de la aŭstralia registaro, GVK kaj ties partnero, la aŭtralia mina grupo Hancock Coal, devos interalie starigi specifan programon por la protektado de la Dugong, dika marmamulo, de la testudoj kaj migrantaj birdoj. Ili devos ankaŭ ŝirmi la vagonojn por limigi la propagadon de polvoj kaj konsulti ĉiujn ses monatojn la aŭtoritatojn pri konservado de la Granda Rifbariero.

Alpha Coal, kontrolata je alteco de 79% de GVK kaj 21% de Hancock, estiĝos inter 2013 kaj 2016. Ĝia vivodaŭro estas taksita al trideko da jaroj. Unesko avertis komence de junio ke la Granda Rifbariero povus figuri en la listo de areoj endanĝerigitaj, se la mina kreskado daŭros en la nuna senbrida ritmo.

http://www.20minutes.fr/ledirect/1006409/greenpeace-mine-pres-grande-barriere-corail-gros-pollueur