neniammilitointerni.over-blog.com/sud-afriko-striko-paralizas-la-a%C5%ADtomobilan-industrion

Pli ol 30.000 laboristoj ekstrikis lundon 19an de aŭgusto post malsukceso de salajraj intertraktadoj, kaŭzante paralizon de la aŭtomobila produktado en Sud-Afriko.

Forta bato por la famaj mondaj aŭtomobilaj markoj instalitaj en Sud-Afriko kiel Toyota, BMW, Mercedes Benz, Wolkswagen Ford, GM kaj Renault.

La produktado fakte estis kvazaŭ haltigita lundon 19an de aŭgusto kun pli ol 30.000 laboristoj strikantaj sekve al malsukceso de salajraj intertraktadoj.

Detale, la laboristoj de la aŭtomobila sektoro postulis salajran plialtiĝon de almenaŭ 14%, sed la dungintoj konsentis nur 8% kun retroaktiva efiko al la 1a de julio. Tiu estrara oferto « estis forpuŝita kaj pro tio la laboristoj lanĉis strikon. Tio estas senliman strikon », indikis al AFP Mpumzi Matungo, kasisto de la nacia metalurgia sindikato (Numsa).

SEKTORO RELATIVE GRAVA

La sektoro estas relative grava en Sud-Afriko : ĝi kontribuas al ĉirkaŭ 6% el la sud-afrika malneta enlanda produkto (MEP) kaj 12% al eksportadoj.

La lando eksportis pasintjare 277.893 aŭtomobilojn, inkluzive al Eŭropa Unio. En 2012, Renault ekzemple produktis iom pli ol 3.400 Sandero-ojn en la uzino Nissan de Rosslyn, en Pretorio. La aliancano de la franco muntas tie ĝian malmultekostan kamioneton NP 200, modelo novmarkita Nissan de la kamioneta versio de la Logan de Dacia.

http://www.usinenouvelle.com/article/une-greve-paralyse-l-industrie-automobile-en-afrique-du-sud.N202998