neniammilitointerni.over-blog.com/mongolio-kutima-delikto-de-rio-tinto-miloj-da-maldungoj

Rio Tinto masive maldungis personaron en Mongolio ĉe OT LLC kaj en Madagaskaro ĉe QMM. IndustriALL kondamnas kun forto la sintenon de la firmao kaj la plenan mankon de respekto pri la laboristaj rajtoj.

De post la subskribo de invest-akordo kun la registaro de Mongolio en 2009, IndustriALL Global Union kaj ties aliĝintoj atente sekvas la minan investadon Oyu Tolgoi de 6,6 miliardoj da dolaroj de Rio Tinto.

Laŭ la kolektitaj informoj, Rio Tinto malobservas la rajtojn de individuo kaj sindikatoj, kaj estigas difektojn kontraŭ medio en Mongolio.

La kontrol-raportoj de la ministerio de Laboro konfirmas ke Rio Tinto malobservas la naciajn kaj internaciajn leĝojn koncerne la fundamentajn rajtojn de ties salajruloj.

Pluraj verdiktoj eldiritaj de tribunaloj de distriktoj kaj municipoj konfirmis ke Rio Tinto malobservas la rajtojn de la laboristoj, male al la disponoj de la nacia leĝaro pri la laboro.

Koncerne Redpath Mongolia, informoj freŝdate akiritaj konfirmas la ĝeneralan bildon laŭ kiu la firmao kiu konstruas la subteran parton de la mino nuligis laborkontraktojn pro decido de la administrantaro de Oyu Tolgoi LLC.

La decido maldungi 1.700 personojn ŝajne rezultas de malakordo pri partigo de la profitoj kun la registaro de Mongolio.

Turquoise Hill Resources, filio de Rio Tinto, anoncis la 12an de aŭgusto, ke tiom longe kiom « la demandoj ne estos solvitaj kun la registaro de Mongolio kaj ke nova kalendaro ne estos aprobita », la financado kaj subtera plivastigo de la mino estos prokrastita.

« Pri Mongolio kaj Madagascaro, IndustriALL Global Union opinias ke Rio Tinto treege malobservas la internaciajn konvenciojn, la gvidliniojn kaj la deklaraciojn pri la rajtoj de individuo al kiuj la firmao sin deklaras aliĝinto, asertas Jyrki Raina, ĝenerala sekretario de IndustriALL.

Fronte al la aktivecoj de Rio Tinto en la mondo, IndustriALL Global Union kaj ties aliĝintoj fondis mondan reton celante ĉefe konigi kaj batali tiujn deliktojn.

La ĝenerala sekretario de IndustriALL Jyrki Raina konkludas per tiuj terminoj : « Ni tuj petas de Rio Tinto ke ĝi engaĝiĝu en konstruktiva dialogo kun la kompetentaj organoj : partneroj, sindikatoj, organizaĵoj de la civitana socio, kaj reprezentantoj de la registaro, por solvi tiujn tre malfacilajn situaciojn.

http://www.industriall-union.org/fr/infraction-classique-de-rio-tinto-des-milliers-de-licenciements-en-mongolie