neniammilitointerni.over-blog.com/japanio-la-radioaktiva-likado-klasifikita-kiel-%C2%AB-grava-incidento-%C2%BB

Likado de 300 tunoj da alte radioaktiva akvo okazinta tiujn pasintaj tagojn ĉe la centralo de Fukuŝimo estigas maltrankvilon…

La aŭtoritato pri nuklea reguligado de Japanio taksis merkredon al « 3a nivelo » respondante al « grava incidento » laŭ la internacia skalo de nukleaj eventoj, likadon de 300 tunoj da alta radioaktiva akvo okazinta tiujn lastajn tagojn ĉe la centralo de Fukuŝimo.

Tiu klasifiko al 3a nivelo laŭ skalo de 0 ĝis 7 respondas al « elverŝado de ganda kvanto de radioaktiva materio interne de la instalaĵo ».

Tamen , antaŭ ol definitive findecidi, la aŭtoritato petos la opinion de la Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) pri la trafeco de tiu klasifiko kaj verdiktos nur kiam la respondo de tiu lasta estos akirita.

La akcidento de Fukuŝimo de la 11a de marto 2011 restas siaflanke ĝenerale klasifikita je la 7a nivelo, la plej alta, respondanta al « konsiderindaj efikoj super sano kaj medio ».

Radioaktivaj akvo-flakoj

De pluraj tagoj, rezervujo de akvo-stokado parte infektita, instalita sur la loko meze de centoj da aliaj, ellasis 300 tunojn da radioaktiva akvo kiuj disverŝiĝis sur kaj en la grundo de la nuklea centralo.

La radioaktiveco mezurita ĉirkaŭ 50 centimetrojn super tiuj flakoj estis ĉirkaŭ po 100 milisivertoj hore, laŭ la kompanio mastrumanta la lokon Tokyo Electric Power (Tepko).

Laboristo kiu estus submetita al tiu nivelo akumuliĝus en unu horo la maksimuman dozon nun permesitan en Japanio por la laboristoj de la nuklea sektoro, nome kvin jaroj.

La akvo estis malkovrita lundon ĉirkaŭ la 09H50 (00H50 GMT). Tepko sukcesis mardon precize lokalizi la rezervujon kiu likadas. Ĉirkaŭ 670 tunoj restas en tiu cisterno, kvanto ke la kompanio komencis pumpi por transverŝi en alian nedifektitan rezervujon.

http://www.lefigaro.fr/environnement/2013/08/20/01029-20130820ARTFIG00390-nouvelles-fuites-radioactives-a-fukushima.php