neniammilitointerni.over-blog.com/italio-alfluego-de-migrantoj-intensi%C4%9Das-sur-la-italaj-marbordoj

Mil migrantoj venintaj de Afriko alvenis tiujn lastajn 24 horojn sur la plaĝoj de la itala marbordo per improvizitaj boatoj serĉantaj hipotezan laboron en Eŭropo, anoncis mardon la aŭtoritatoj de la duoninsulo.

Unua grupo de 325 migrantoj, inter kiuj 64 virinoj kaj kvar infanoj, estis ekviditaj mardon matene sur fiŝkaptista boato marvaste de Porto Empedocle, sur la suda marbordo de Sicilio.

Alia grupo de 230 migrantoj estis kunportitaj post interkaptado marborde de la insulo Lampedusa, pinte de la plej suda parto de la duonsinsulo.

Tria grupo enkalkulanta ĉirkaŭ 110 migrantojn atingis la marbordojn de Sirakuzo, en Sicilio. Tiuj alvenoj aldoniĝas al tiu de 400 migrantoj lundon 19an de aŭgusto.

Entute, 24.277 migrantoj elŝipiĝis sur la italaj marbordoj inter la 1a de aŭgusto 2012 kaj la 10a de aŭgusto 2013, laŭ la itala ministerio pri internaj aferoj.

Triono el ili, 8.932 personoj, alvenis en Italion en periodo de kvardek tagoj, de la 1a de julio al la 10a de aŭgusto.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/08/20/l-afflux-de-migrants-s-intensifie-sur-les-cotes-italiennes_3464023_3214.html