neniammilitointerni.over-blog.com/-kolombio-nacia-striko-de-miloj-da-laboristoj

Nacia striko kolektanta kamparanojn, indiĝenojn, ministojn kaj kamionistojn komenciĝis lundon 19an de aŭgusto en naŭ regionoj de la lando.

Pli ol 10.000 manifestciantoj provis blokadi 15 vojojn por peti de la registaro pli bonajn laborkondiĉojn.

La polico malblokis dek vojojn kaj malliberigis 31 personojn.

La striko daŭras ĉi-mardon, nome en Bogotá kie oni atendas inter 30.000 kaj 50.000 manifestaciantojn », indikas la ĵurnalo El Tiempo. La prezidento Juan Manuel Santos, esprimis sian volon pace intertraktadi kaj eviti la vojblokadojn.

http://www.courrierinternational.com/breve/2013/08/20/greve-nationale-de-milliers-de-travailleurs