neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-morto-de-studento-fari%C4%9Das-simbolo-de-la-batalo-kontra%C5%AD-rigoreco

Marĝene de la funebro de studento, mortinta post kverelo kun buskontrolisto, manifestacio estis brutale subpremita de la polico, ĉi-vendrede en Ateno. La junulo forpasis pro siaj vundoj post lia perforta elpelado el la buso ĉar li rifuzis aĉeti bileton. Li jam fariĝis simbolo de la batalo kontraŭ rigoreco, en Grekio.

Lia morto jam estigas tumulton en Grekio. Ili estas multnombraj vidi en tiu afero la simbolon de loĝantaro subpremita pro senlaboreco, malriĉeco kaj ekceso da rigoreco.

Mortinta pro 1,20 eŭroj

Mardon, juna greka studento Thanasis Kanuatis ĝismorte vundiĝis ĉe la kapo, falante de buso kiu trairis kvartalon de Ateno.

Se la grekaj prokuroroj ne ankoraŭ demonstris la kialojn de la morto, laŭ la politika opozicio, neniu dubo ekzistas. : « Kanuatis mortis ĉar li ne havis bileton, kiu kostas 1,20 eŭrojn ». Tion deklaris la maldekstra partio Syriza, en komunikaĵo.

« Tio prilumas, el plej tragika maniero, la senesperan situacion en kion la ekonomia savplano plonĝis plejparte el la greka socio »

Laŭ atestantoj, la studento kverelis kun la kontrolisto. La advokatoj de la familioj asertas ke li probable estis elpuŝita el la veturilo dum la disputo. La transporta kompanio havas alian version : Thanasis Kanuatis eble funkciigis la urĝan brems-sistemon por salti el la buso.

Simbolo de la greka malfeliĉo

Rapide, opozicio establis ligon kun la situacio de la publikaj grekaj transportoj. Fakte, de kelkaj monatoj, la kontroloj intensiĝis. Aranĝoj estis alprenitaj celantaj redukti la deficitojn kaj altigi la enspezojn de la kompanioj de publikaj transportoj.

La blogistoj kaj komunikiloj denuncas ankaŭ la monkompensojn ricevitajn de la kontrolistoj, kiuj enspezas duonon el la puno (kiu atingas 72 eŭrojn) sub formo de makleraĵoj.

Rezulto, ne aĉeto de bileto iĝas protesto-signo kontraŭ rigoreco al kiu la lando estas devigata, kaj simbolo de rezistado fronte al la disponoj truditaj de la « trojko ».

Funebro : manifestaciantoj subpremitaj

La funebro de Thanasis Kanuatis okazis ĉi-vendredon vespere. Mil junaj grekoj partoprenis, por primemori lian morton kaj protesti kontraŭ la drastaj aranĝoj de la reganta registaro. La marŝado okazis en la kvartalo Peristeri, tie kie la junulo estis ĝismorte vundita, dum manifestacio jam okazis hieraŭ.

http://www.franceinfo.fr/monde/en-grece-la-mort-d-un-etudiant-devient-un-symbole-de-la-lutte-contre-l-auster-1108671-2013-08-16