neniammilitointerni.over-blog.com/ekvadoro-la-lando-rezignas-doma%C4%9Di-la-ekologian-rezervejon-yasuni

Lanĉita antaŭ ses jaroj ĉe la tribuno de Unuiĝintaj Nacioj, la plano Yasuni-ITT (Ishpingo, Tambococha et Tiputini) ĵus malsukcesis.

http://www.youtube.com/watch?v=CcEF3Ml8zas

Temis pri monda premiero por lukti kontraŭ tutmonda varmiĝo.

La ideo estis ne ekspluati naftoputon situatan en la monda biosfera rezervejo Yasuni interŝanĝe kontraŭ financa kontribuo de 3,6 miliardoj da dolaroj de la internacia komunumo. Sed la mono alvenis guton post guto, anoncis la ekvadora prezidento Rafael Correa.

http://www.youtube.com/watch?v=Y6wvp9kK68Q

Rafael Correa prezentis la malsukceson de la plano Yasuni ITT kiel unu el siaj decidoj « plej malfacilaj » por alpreni.

Eĉ se li agnoskas erarojn kaj la efikojn de la monda ekonomia krizo, li ĵetas kulpon al la grandaj poluantaj landoj.

« Bedaŭrinde, ni devas diri ke la mondo ne subtenis nin… Ni kolektis nur 13,3 milionojn da disponeblaj dolaroj, 0,37% el kio, ni esperis. Ni faris erarojn sed ke neniu miskomprenu : la fundamenta kialo de tiu malsukceso estas ke la mondo estas je granda hipokriteco », deklaris la ekvadora prezidento.

Malkontenteco de la indiĝenaj kaj mediaj organizaĵoj

Flanke de la indiĝenoj kaj defendantoj de medio kiel Esperanza Martinez, prezidento de Ekologia Agado, la analizo estas tute malsama.

« Mi kredas ke la absoluta kulpo estas tiu de la respublika prezidento kiu prezentis kontraŭdirajn signalojn kaj formis komisionon kiu ne estis sufiĉe kompetenta. Li ankaŭ eraris pri strategio serĉante plejparte el la mono, ne en la granda publiko, ĉe la mondaj civitanoj, sed ĉe firmaoj ofte ligitaj al la energia sektoro kaj en landoj kie la petrolkompanioj havas fortan influon », ŝi denuncas.

La konfederacio de la indiĝenaj nacioj de Ekvadoro jam anoncis ke ĝi mobiliziĝos por malhelpi la eksplutadojn de la naftoputoj kaj deziras organizadon de nacia referendum pri la temo.

http://www.rfi.fr/ameriques/20130817-equateur-yasuni-itt-correa-petrole-indiens-conaie-accion-ecologica