neniammilitointerni.over-blog.com/hungario-malsatstriko-de-la-rifu%C4%9Dintoj-en-la-detenejo-de-ny%C3%ADrb%C3%A1tor

De vendrede 9a de aŭgusto 2013, la rifuĝintoj de la detenejo de Nyírbátor nord-oriente de Hungario malsatstrikas.

Laŭ la deklaracio de rifuĝinto detenita en Nyírbátor, ĉirkaŭ 100 personoj – preskaŭ ĉiuj rifuĝintoj nun malliberigitaj en Nyírbátor, inkluzive la personoj devenantaj de Pakistano, Alĝerio, Niĝerio kaj Kosovo – partoprenas la strikon.

Unue, la rifuĝintoj malliberigitaj en Nyírbátor protestas kontraŭ la teruraj vivkondiĉoj : ili plendas pri la aĉaj ĉiutagaĵoj, la difektita manĝaĵo kaj akvo, la manko de sportaj instalaĵoj, ktp.

Ĝenerale, la rifuĝintoj postulas tujan liberecon el la detenejo. Tiuj homoj kiuj estas nun detenitaj en Nyírbátor estas tie de pli ol unu monato eĉ se plimulte el ili jam ricevis azildokumenton de la aŭtoritatoj.

Tiu grava demando estigas multan koleron inter la rifuĝintoj : « Se ni havas azildokumenton, kial ni ne akiras liberecon? »

La rifuĝintoj indikis ke eĉ la policistoj kaj gardistoj de la detenejo ne komprenas kial la homoj plu restas en detenejo kun azildokumento.

La rifuĝintoj suspektas ke la estro de la detenejo aplikas arbitrajn disponojn kontraŭ ili. La rifuĝintoj ankaŭ raportis ke la gardistoj de la detenejo proponis aĉeti al ili pli kvalitajn nutraĵojn, futbalpilkegon, ktp. se ili donas monon por tio. Tio tamen estas tre stranga oferto, tial ke neniu, en tiuj kondiĉoj, vere havas monon.

Laŭ la deklaracio de rifuĝintoj, plimulte el la personoj detenitaj en Nyírbátor estis arestitaj tuj post trairo de la landlimo al Hungario.

Homoj sin demandas kial ili estis kondukitaj al la fermita detenejo de Nyírbátor, dum kelkaj el siaj amikoj povus iri al malfermita detenejo. Malgranda grupo de personoj detenitaj en Nyírbátor estas homoj elpelitaj el Aŭstrio al Hungario surbaze de reglamento de fingrospuroj « Dublino II », tiuj lastaj estas ĉefe Niĝerianoj kaj Pakistananoj.

Unu el la personoj detenitaj en Nyírbátor estas pakistana aktivulo de la protest-movado de rifuĝintoj de Vieno kiu freŝdate estis elpelita kun 8 aliaj rifuĝintaj aktivuloj.

La rifuĝintoj de Nyírbátor diras ke pro la malsatstriko, la situacio iĝas pli kaj pli kriza por ili tagon post tago.

La sociaj laboristoj provis konvinki ilin haltigi la strikon, promesante pli bonan nutraĵon kaj akvon, sed ili rifuzis, ĉar ili bezonas realan solvon, t.e sian liberecon.

La prizongardistoj estas prudentaj ĉi-momente – ŝajnas ke ili timas ke la rifuĝintoj memkripligas sin kaj ankaŭ timas ribeladon.

La rifuĝintoj de Nyírbátor urĝe bezonas aktivan solidarecon, ankaŭ surlokan kaj internacian atenton kaj diskonigon fare de la komunikiloj pri ilia senespera situacio! ili petas pri solidarecaj grupoj, organizaĵoj de homaj rajtoj, advokatoj kaj reprezentantoj de UN por viziti ilin en Nyírbátor kaj agadi por helpi ilin.

Libereco por la rifuĝintoj malliberigitaj en Nyírbátor!

Ni fermu Nyírbátor kaj ĉiujn detenejojn!

Tuja ĉesigo de ĉiuj « Dublino II » - kaj deportadoj al Hungario !

Ni haltigu la deportadojn kaj detenojn de migrantoj kaj rifuĝintoj – libereco pri moviĝo, ni batalu kontraŭ fortresa Eŭropo!

http://fr.contrainfo.espiv.net/2013/08/14/hongrie-greve-de-la-faim-des-refugies-du-centre-de-retention-de-nyirbator/