neniammilitointerni.over-blog.com/barejno-la-polico-kontra%C5%ADas-kolekti%C4%9Don-de-%C5%9Dijaisma-opozicio

Grava sekureca aranĝo estis starigita apud la usona ambasadejo en Manamo.

Manifestaciantoj provis kolektiĝi alvoke de Tamarod, grupo de ŝijaisma opozicio kiu inspiras sin de la samnoma egipta movado.

La celo de la manifestacio estis « fondo de vera demokratio samkiel tiuj, kiuj ekzistas en la okcidentaj landoj ».

La polico pafis plorigajn gasojn kaj kugletaĵojn direkte al centoj da personoj kiuj sin riskis sur la stratoj de la ĉefurbo kaj aliaj vilaĝoj.

Antaŭvide al tiu manifestacio, la reĝo malpermesis ĉiujn publikajn kolektiĝojn en Manama jam skuita de forta ŝijaisma protest-movado en 2011.

UN petis respekton de liberesprimo kaj pacaj kolektiĝoj.

Video:
http://fr.euronews.com/2013/08/15/a-bahrein-la-police-s-oppose-aux-rassemblements-de-l-opposition-chiite/