neniammilitointerni.over-blog.com/rusio-la-lando-superas-sian-rekordon-pri-eksportadoj-de-armiloj

La publika rusa firmao pri eksportadoj de armiloj, Rostec, vendis en la unua jarduono por 6,5 miliardoj de dolaroj de militaj ekipaĵoj, kio devus ebligi al ĝi superi la rekordajn vendojn de la pasinta jaro.

Tiu holdingo estas la parenca firmao de Rosoboronexport, kiu plenumas la grandan plimulton de armil-vendoj de Rusio, dua provizanto de la planedo post Usono. Moskvo kalkulas inter siaj plej gravaj klientoj Barato kaj Ĉinio, kaj vendas aliparte sistemojn de kontraŭaera defendo al Sirio, kie interna milito fuziozas de du jaroj.

MENDARO DE « 35 MILIARDOJ DA DOLAROJ »

Rostec memorigas ke la vendoj de Rosoboronexport atingis pasintjare la sumon de 12,9 miliardoj, kontraŭ nur « apenaŭ pli ol 5 miliardoj da dolaroj » en 2003. « En 2013, Rosoboronexport intencas denove plialtigi siajn vendojn », li aldonis.

Entute, Rusio eksportis pasintjare 15,2 miliardoj da dolaroj de militaj ekipaĵoj, pli ol duoblo kompare kun la komenco de la jaroj 2000-aj. La mendaro de Rosoboronexport « estas nun taksita al pli ol 35 miliardoj da dolaroj », precizigis Rostec.

« Ankaŭ kontraktoj reprezentantaj preskaŭ 20 miliardojn da dolaroj estas ankaŭ ekzaminataj de eksterlandaj klientoj », aldonis la firmao.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/08/15/russie-exportations-record-d-armes-au-premier-semestre_3462059_3214.html