neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-%C2%AB-la-lando-i%C4%9Das-granda-koncentrejo-%C2%BB

En tiu artikolo de 2011, Rebeka Omonira-Ojekanmi reelvokis tiujn malfacilaĵojn kiujn spertas la migrantoj por akiri azilrajton kaj esperi eliron el Grekio. Ŝi renkontis tiujn familiojn kaj intervjuis la advokaton Spiros Rizakos, kiu sincere esprimiĝis.

Tio estas ekstrema priskribo de la efiko de la azilsistema misfunkciado, sed la municipa konsiliisto de Ateno, Petros Konstantinu, en 2011, insistis.

« Grekio entute iĝas koncentrejo sen politikaj rajtoj, sen rajtoj por la laboristoj, kun nur la absoluta suvereneco de la aŭtoritatoj », li diris.

Reiro al la artikolo plu aktuala.

De Rebeka Omonira-Ojekanmi:

La kolero de Petros Konstantinu ne nur rilatas al maljusteco de la azila sistemo, kiu implicas plurajn protagonistojn, la problemo ne estas nur politika.

Iom antaŭe, ĉi-monate, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj ordonis al Belgio pagi monpunon tial ke ĝi elpelis afganan azilpetanton al Grekio. Tiu elano havis konsekvencojn en pluraj eŭropaj landoj kiel Unuiĝinta Reĝlando, Svedio kaj Irlando, por ke ili haltu resendi azilpetantojn en Grekio.

La homhelpaj asocioj kaj NRO parolas pri humanitara krizo. Kial?

Pli ol 250.000 azilpetantoj kaj migrantoj vivas en Ateno kaj ĉirkaŭaĵo, laŭ Ruĝa-Kruco.

Multaj dormas sur la grandaj placoj de la urbo kaj en la parkoj, aliaj rifuĝas en forlasitaj konstruaĵoj. Kelkaj bonŝanculoj povas pagi por lupreni ĉambrojn.

La kondiĉoj varias : oni informis min pri ekzemplo de 70 personoj kiuj dividis inter si 80 kvadratajn metrojn. Ili pagis po 3 eŭrojn tage, 10 eŭrojn por unu semajno kaj 70 eŭrojn monate.

Mi vizitis malhelan apartamenton sur la tria etaĝo de griza konstruaĵo, en sinistra strato apud la placo Viktoria, getto kiun partigas sin migrantoj kaj malriĉaj Grekoj.

https://www.okeanews.fr/20130814-la-grece-devient-un-grand-camp-de-concentration#axzz2brqBG9vG