neniammilitointerni.over-blog.com/sud-koreio-la-salajruloj-de-hyundai-decidas-strikon

Unu jaro post la fino de socia konflikto tre kosta por Hyundai, la salajruloj de la sud-koreia aŭtkonstruisto volas rekomenci strikon por salajroj kaj laborkondiĉoj.

Nova striko ene de Hyundai povus komenci venontsemajne. La salajruloj de la sud-koreia aŭtkonstruisto volas rekomenci strikon por salajroj kaj laborkondiĉoj, precize unu jaro post la fino de la plej kosta konflikto el la firmaa historio.

Ignorante alvokon de la entrepreno, la sindikatoj de Hyundai kaj ties filio Kia Motors decidis ekstriki, movado kiu komencos post leĝmediacia periodo de 10 tagoj.

La sindikatoj de Hyundai postulas plialtiĝon de 130.500 vonoj (120 dolaroj) por la monata bazsalajroj de la laboristoj, monkompenso ekvivalenta al ok monatoj da salajroj kaj divido favore al la salajruloj de la sumo de 2,4 milionoj da dolaroj – aŭ 30% el la neta jarprofito de la firmgrupo de 2012. Ankaŭ la sindikatoj de Kia prezentas la samajn depostulojn.

La direkcio de Hyundai deziras eviti kostan laborĉesigon invokante antaŭ la sindikatoj ke la firmao ne povos konsenti pri iliaj postuloj ĉe la sama momento kiam konkurenco pliakriĝas kaj kiam la ekonomia kreskado malakcelas en la eksterlandaj merkatoj.

« Ni registris malaltiĝon de niaj profitoj pro la konkurenco de fremdaj markoj kies merkataj partoj ampleksiĝas. Ni ankaŭ suferas pri senreliefa ekonomio en la merkatoj ĉu nacia ĉu internacia », indikas la komunikaĵo de la firmao.

La sindikato organizis pasintjare 28 portempajn strikojn inter julio kaj septembro, reduktante la produktadon de pli ol 82.000 aŭtoj kaj kosto de 1,7 miliardoj da vonoj (1,5 miliardoj da dolaroj). La monperdoj kaŭzitaj de la strikoj kiuj okazis ene de la firmgrupo Kia en 2012 estis taksitaj al 1,03 miliardoj da vonoj. Hyundai anoncis netan profiton malaltiĝantan je 1% en la dua jarduono 2012 kiu atingas 2.520 miliardojn da vonoj (1,7 miliardoj da eŭroj).

http://lexpansion.lexpress.fr/entreprise/coree-du-sud-les-salaries-de-hyundai-votent-la-greve_398621.html