neniammilitointerni.over-blog.com/arkto-glacirompilo-de-greenpeace-defias-%C5%9Dipon-de-rosneft

Glacirompilo de Greenpeace proksimigis mardon la rusan gigantan petrolŝipon en Arkto por protesti kontraŭ la produktado de petrolo en Barenca maro, malutila al medio laŭ la ekologiistoj.

La glacirompilo Arktic Sunrise frontis la ŝipon pri sisma esploro Akademik Lazarev postulante de la kapitano « ke li ĉesigu sian aktivecon danĝeran por la naturo », laŭ komunikaĵo de Greenpeace.

Aktivuloj poste proksimigis la ŝipon, luprenitan de Rosneft, en pneŭmatikaj boatoj, kaj troviĝis cent metrojn for de la Akademik Lazarev.

La aktivuloj tiam elmontris « protestajn tabulojn » kaj « notis la aktivecojn » de la ŝipo, deklaris al AFP Aaron Gray-Block, porparolanto de Greenpeace.

Laŭ la organizaĵo, la sismaj testoj estas danĝeraj por la mamuloj de Arkto, tial ke la signala frekvenco interferas kun la sonoj emisiitaj de la bestoj.

Se baleno troviĝas 500 metrojn for de la ĉefa sonfonto, ĝi perdas aŭdpovon, kaj 150 metrojn for, ĝis riskas morton, indikis Greenpeace.

« La kapitano de la ŝipo rifuzis paroli pri tio kaj ĉesigis la radio-konversacion, precizigis al AFP la aktivulo Christy Ferguson.

Laŭ Greenpeace, la protest-agadoj daŭros dum la venontaj tagoj.

La esplorado de vastaj rezervoj de Arkto fariĝis strategia prioritato de Rosneft kiu subskribis kunlaborajn akordojn kun BP, ExxonMobil kaj Statoil.

Pridemandita de AFP, Rosneft forpuŝis la akuzojn de la ekologiistoj.

« Rosneft kondukas siajn esplor-programojn konforme kun la rusaj mediaj normoj kaj respektas la rajtigilojn », indikis la firmgrupo.

« Dum sismaj testoj, programo de ekologia prigardado kaj sekurecaj kontroloj pri la operacioj estis starigitaj », laŭ la sama informfonto.

Greenpeace akuzas siaflanke la okcidentajn firmaojn ke ili deziras labori en Rusio por profiti la mediajn normojn pli malrigorismajn ol en siaj propraj landoj.

http://www.20minutes.fr/planete/1209915-20130813-brise-glace-greenpeace-defie-navire-rosneft