neniammilitointerni.over-blog.com/israelo-anta%C5%AD-intertraktado-kun-la-palestinanoj-israelo-akcelas-la-koloniadon

La municipo de Jerusalemo validigis konstruadon de pli ol 900 pliaj loĝejoj en Orienta Jerusalemo, dum la du kampoj devas rekomenci la intertraktadojn merkredon.

Kvankam la dialogo inter Israelanoj kaj Palestinanoj ne eĉ ankoraŭ rekomencis, ĝi tamen estas jam kompromitita.

La israela municipo de Jerusalemo aprobis la konstruadon de 942 loĝejoj en la orienta sektoro de Jerusalemo, okupata kaj aneksita.

« La municipo aprobis planon pri konstruado de 942 loĝejoj en Ĝilo », koloniita kvartalo, konfirmis municipa konsilisto, mardon 13an de aŭgusto, dum la traktadoj devas komenci merkredon.

Ĝilo, situata en la suda parto de Jerusalemo, apudas la palestinan lokon Beit Jalah, en Cisjordanio. Pli ol 200.000 Israelanoj vivadas en kvartaloj de Orienta Jerusalemo, aneksita de Israelo.

« Tio estas terura decido kiu similas provokon kontraŭ la Palestinanoj, la Usonanoj kaj la tuta mondo, kiuj ĉiuj kontraŭstaras la pluigon de koloniado », denuncis tiu konsilisto, membro de la maldekstra opozicio.

Risko pri « disfalo de la intertraktadoj »

La intertraktadoj israelo-palestinaj celantaj pacakordon devas rekomenci merkredon en Jerusalemo, post la liberigo de 26 palestinaj malliberuloj antaŭvidita en la nokto de mardo ĝis merkredo.

Sed tiu plivastigo de la israela koloniado, decidita por kvietigi la radikalan flankon el dekstrularo, « minacas kaŭzi disfalon de la traktadoj eĉ antaŭ ol ties komenco » asertas alta respondeculo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP).

Israelo fakte akcelis la koloniadon de kelkaj semajnoj, kio riskas pezi en la diskutoj.

Dimanĉon, la registaro jam permesis la konstruadon de 1.187 loĝejoj en Cisjordanio kaj en pluraj koloniaj kvartaloj de Orienta Jerusalemo, kiun Palestinanoj elektis kiel ĉefurbo de sia estonta Ŝtato.

http://www.francetvinfo.fr/monde/proche-orient/israel-palestine/avant-de-negocier-avec-les-palestiniens-israel-soigne-ses-colonies_389547.html