neniammilitointerni.over-blog.com/demokratia-respubliko-kongo-petskribo-por-kreado-de-internacia-puntribunalo

Kvindek du famkonataj virinoj petas en deklaracio kreadon de Internacia Puntribunalo por juĝi la krimojn plenumitajn en Demokratia Respubliko Kongo (RDK), aparte seksperfortojn.

Inter la subskribintoj figuras la francaj eks-ministroj Rama Yade kaj Roselyne Bachelot, la eks-ostaĝo en Kolombio, Ingrind Betencourt. Ili petas kreadon de Internacia Puntribunalo por sekvi tiun, pri Ruando, kiu ĉesiĝos sian laboron fine de 2014, celante klarigon pri « seksperfortoj kiel milita armilo »

La deklaracio estas adresita, interalie, al la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, al la franca prezidento François Hollande kaj la usona Barack Obama kaj la prezidento de la komisiono de Afrika unuiĝo Nkosazana Dlamini-Zuma.

500.000 SEKSPERFORTOJ REGISTRITAJ

Preskaŭ 500.000 viktimoj de seksperfortaĵoj estis registritaj en RDK de post 1996. Kuracisto de la hospitalo Panzi, en Sud-Kivu, oriente de RDK, suferante pri armita konflikto, kie preskaŭ 40.000 seksperfortitaj virinoj estis operaciitaj, asertas ke « la seksperfortoj estas planitaj, organizitaj, enscenigitaj. Ili respondas al strategio celante traŭmatizi la familiojn kaj detrui la komunumojn, kaŭzi formigradon de la logantaro al urboj kaj permesi aliajn alproprigi al si la naturajn resursojn de la lando. Tio estas milita armilo. Terure efika ».

Koncerne la miloj da blukaskuloj de la Misio de stabiligo en RDK (monusko) al kiu la freŝdata rezolucio 2080 de UN atribuas novajn potencojn de interveno por protekti la civilulojn, ili restas, laŭ la loĝantaro, sinonimo de absoluta senefiko.

« Vi estas kiel la Monusko » iĝis insulta esprimo en Svahila lingvo, eksplikas juna kuracisto. Tio signifas « Vi estas nur sentaŭgulo! »

http://www.lemonde.fr/afrique/article/2013/08/12/viols-au-congo-52-femmes-demandent-la-creation-d-un-tribunal-penal-international_3460428_3212.html