neniammilitointerni.over-blog.com/albanio-37-romaaj-familioj-perforte-elpelitaj-el-siaj-hejmoj

http://www.youtube.com/watch?v=ABFkyWNNqbc

Tiuj perfortaj elpeladoj estis kondukitaj de dungitoj de konstrufirmao kiu planas aranĝi la lokon, en la plej plena malrespekto de la proceduroj definitaj de la albana leĝaro kaj internaciaj normoj rilate al la perfortaj elpeladoj.

Zemrie, patrino de kvin gefiloj kaj avino de kvar nepinoj, vivadis en la kvartalo de antaŭ 30 jaroj, deklaris : « Ili alvenis ĉi-matene senaverte, kaj mi ne vere scias kiel la eventoj malvolviĝis. Ĉio okazis tre rapide kaj mi plu estas ŝokita […] Mia domo estis detruita sed mi sukcesis kolekti kelkajn vestaĵojn […] Ĉi-vespere ni restos ĉi-tie, sur la strato, ĉar ni ne scias kien iri. Mia bofilino havas dusemajnan bebon kaj nia familio kalkulas tri aliajn maljunajn infanojn. »

Komisaro el la buroo de mediaciisto deklaris : sep aŭ ok loĝejoj estis detruitaj ĉi-matene antaŭ ol la polico alvenis por ĉesigi la detruajn aktivecojn. La situacio estis tre kaosa, la homoj hurlis kaj ploris provante kolekti siajn vestaĵojn.

Kelkaj sukcesis kunporti kelkajn personajn vestaĵojn, sed domo estis detruita dum la okupantoj ne povis rekuperi ion ajn, kaj alia eĉ flamiĝis.

Ĉiuj estis tre ŝokitaj kaj timigitaj. La personoj elpelitaj estas nun sur la stratoj, ne sciante kion fari. Ĉar la polico nun foriris, ili nenion plu havas por esperi krom iom da helpo de la surlokaj NRO-oj. »

Preskaŭ 30 familioj jam forlasis la kvartalon pasintsemajne pro minacoj ricevitaj de dungitoj de la konstrufirmao, kiuj diris al ili ke iliaj domoj estos detruitaj. Estas necese ke la aŭtoritatoj retrovu tiujn familiojn kaj certiĝu ke ili ne estas senŝirme.

Se la albana leĝaro ne malpermesas la perfortajn elpeladojn, ĝi trudas la proprietulojn averti la Romaojn vivantajn sur iliaj terenoj 10 tagojn antaŭ la elpeladoj. Konforme al la internaciaj normoj, la Romaoj devus ricevi oficialan avizon pri elpelado, ĉu jes aŭ ne ili okupas la terenon laŭleĝe.

http://www.amnesty.org/fr/library/asset/EUR11/002/2013/fr/3e3909db-5230-43a2-9da2-ee1d7244fd09/eur110022013fr.html