neniammilitointerni.over-blog.com/japanio-nagasako-rememorigas-la-eksplodon-de-atombombo-anta%C5%AD-68-jaroj

La japana urbo Nagasako senmoviĝis vendredon por la 68a datreveno de la atombombo.
Je la 11a kaj 2 minutoj, kloŝo sonoris ĉe la preciza momento kiam la dua atombombo el la homa historio ekfrapis tiun urbon de Japana okcidento, tri tagojn post la nuklea infero de Hiroŝimo (140.000 mortintoj).
Dekoj da miloj da personoj ĉeestantaj en Nagasako, postvivantoj, oficialuloj, eksterlandaj delegacioj, tiam enpensiĝis dum silenta minuto.
Tiuj atakoj kontraŭ Hiroŝimo kaj Nagasako akcelis la kapitulacon de Japanio kaj la finon de la Dua mondmilito, la 15an de aŭgusto 1945.

www.20minutes.fr/monde/japon/1208521-20130809-nagasaki-commemore-explosion-bombe-atomique-68-ans