neniammilitointerni.over-blog.com/pensilvanio-familio-silentigita-de-la-skistogasa-industrio

Pensilvania paro kaj ties gefiloj estis truditaj al publika silento pri skistogasa industrio post interkonsentita akordo kun tri petrolkompanioj. Tiu afero metas punktofinon al proceso komencita pro sanproblemoj.

La akordo validigita de pordferma proceso en 2011 kaj publikigita pasintsemajne en Pittsburgh Post Gazette , klare specifas ke la plendantoj Chris et Stephanie Hallowich ricevis tutvivan malpermeson esprimi sin pri la giganta mino de skistogaso de Marcellus situata nord-oriente de Pensilvanio kaj ke tiu malpermeso aplikiĝas ankaŭ al iliaj gefiloj aĝaj je 7 kaj 10 jaroj.

La paro procesis kontraŭ tri petrolkompanioj, Range Resources, Williams Gas/Laurel Mountain Midstream kaj MarkWest Energy, asertante ke la kemiaĵoj uzitaj por la borado de putoj apud ilia farmbieno, havas sanajn konsekvencojn, kaŭzante interalie brulvundojn ĉe la okuloj, ĉe la gorĝo kaj okuloj kaj ankaŭ kapdolorojn, raportas Pittsburgh Post Gazette.

La akordo interkonsentita en aŭgusto 2011 en pordferma tribunalo en la kantono Vaŝintono restis ĝis nun konfidenca, sed Post Gazette akiris de juĝisto freŝdatan publikigon.

Laŭ aŭdienca raporto, Stephanie Hallowich eksplikas ke ŝi ricevis, interŝanĝe kontraŭ sia silento, 750.000 dolarojn laŭ la terminoj de la akordo.

Pro sekureco kaj sano de niaj gefiloj, ni bezonis tiun monon por forigi ilin de tiu loko. »

« Ni scias tion, kion ni subskribis por silentigi nin por ĉiam, sed kial tio devas ligi niajn gefilojn kiuj plu estas neplenaĝuloj kaj limigi liajn rajtoj ? », ŝi aldonas, laŭ la enhavo de la aŭdienca raporto.

« Ni povas informi ilin. Ni povas ekspliki al ili ke ili ne povas paroli pri tio, sed ni ne povas kontroli kio okazas dum la ludpaŭzo », eksplikas ŝia edzo emfazante ke en la regiono, multaj infanoj havas gepatrojn kiuj laboras en la regiono.

La advokato de la familio, Peter Villari, asertis tiam ke en 30 jaroj da kariero, li neniam vidis tian malpermeson ligante neplenaĝulojn.

http://www.lapresse.ca/environnement/dossiers/gaz-de-schiste/201308/06/01-4677461-une-famille-reduite-au-silence-par-lindustrie-du-gaz-de-schiste.php