neniammilitointerni.over-blog.com/deklaracio-de-la-86-a-sat-kongreso

La 86-a SAT-Kongreso okazinta en Madrido (Hispanio) de la 28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto 2013

- gratulas la agantojn kontraŭ policaj ĉikanoj direktataj al senlegitimilaj enmigrintoj kaj
alvokas la EU-ŝtatojn, kiuj membras en la Frontex-sistemo, ĉesigi la ĉikanojn ;
- kontentas pri la kreskanta preteco en liberecanaj kaj aliaj maldekstraj medioj uzi Esperanton kiel identecan signon, interalie per situigo de la lingvo en kolofonoj kaj artikolresumoj, kaj ekuzo de la lingvo en plurlingvaj retejoj ;
- atentigas pri la malekvilibriĝo de la tuttera ekologia sistemo, kaj pri la neceso ŝanĝi ne nur ekologirilatajn homajn kondutmanierojn, sed ankaŭ la socian sistemon mem al tia, kia ebligas enradikigon de daŭripovaj, ekologie respondecaj praktikoj ;
- instigas al disvolviĝo de la 15M-movado en Hispanio kaj ties pacema postulado de la rajto mem decidi pri la socia estonteco, kiel ilustrite de la agado de la ĥoro Solfónica.
- energie kondamnas la en Moskvo kaj aliloke okazantajn amasarestojn de enmigrintoj kaj postulas ilian ĉesigon.

http://satesperanto.org/Deklaracio-kaj-Gvidrezolucio-de-la.html