neniammilitointerni.over-blog.com/guantanamo-ses-monatoj-de-%C2%AB-senprecedenca-%C2%BB-malsatstriko

En la kontestata malliberejo Guantanamo, la malliberuloj enfermitaj sen akuzo nek proceso malsatstrikas de ses monatoj precize. Movado « senprecedenca pro ties daŭro kaj amplekso » kiu ŝajnas hodiaŭ malkreski.

Dum sub la varmega suno de Guantanamo, plimulto de malliberuloj sekvas ramadanon, triono el ili estis konsiderataj plu malsatstrikantaj de la aŭtoritatoj de la usona prizono.

El loĝantaro de 166 enkarcerigitaj viroj en tiu izolita enklavo luprenita de Kubo en la 19a jarcento, 57 plu rifuzis nutriĝi, ses monatojn post la komenco de la movado, laŭ la ĉiutaga bilanco de la malliberejo.

Dum la plej intensa momento de la striko, en junio, la movadon sekvis 108 malliberuloj laŭ la kriterioj de la punadministrado, kiu nombras la malliberulojn kiuj rifuzas naŭ sinsekvajn manĝaĵojn.

« Tiu malsatstriko estas senprecedenca pro ties daŭro kaj amplekso », agnoskis la kapitano Robert Durand, porparolanto de la prizono, konsentite kun la vortoj uzitaj de la advokato David Remes, kiu defendas kvindekon da klientoj en la karceroj de Guantanamo.

« Tion, kion ili volas ĉi-foje, estas libereco » komentis la kapitano Durand, dum interparolado plenumita sur la ŝipbazo. « Tio estas tute malsama ol la malsatstrikoj de 2005 kaj 2006 kiam ili parolis pri siaj malliberaj kondiĉoj ».

Priserĉado en la kampadejo 6, starigita sur aridaj montetoj, kolerigis ilin, la 6an de februaro, kiam la gardistoj ekzamenis koranojn el maniero juĝita kiel blasfema de la malliberuloj.

Sed, de ses monatoj, la advokatoj argumentas ke plejparte el la protestantoj denuncas ĉefe ilian senfinan enkarcerigon dum 11 jaroj, sen akuzo nek proceso.

« Venko », sed je kia prezo?

« Pluraj faktoroj eksplikas tiun malkreskon en la kalkulo de la militistoj », deklaras al AFP David Remes. « Mi supozas ke multaj viroj akiris tion, kion ili deziris. Ĉar la striko permesis atentigi pri Guantanamo kaj instigi la prezidenton Obama-n al agado », li rimarkas.

Ĉu temas pri parolado de la prezidento, ĉu pri la deklaracioj de iliaj advokatoj aŭ la nomumo de nova ambasadoro por komenci la diplomatan procezon, ni pensas ke kelkaj opinias ke ili atingis sian celon », plene subtenas la kapitano Durand.

Fine de majo, dum plenapogea striko, Barack Obama refaris promeson fermi Guantanamo-n, ĉesigis la moratorion pri la translokado de la 56 jemenaj malliberuloj « libereblaj » kaj nomumis specialan senditon pri rehejmigoj.

El la 166 enkarcerigitoj de Guantanamo, 86 el ĉiuj naciecoj, fakte ricevis konsenton de la usonaj militaj aŭtoritatoj por translokado al ilia origina lando.

Tamen, « la sola rimedo por solvi la problemon de Guantanamo, estas ke Barack Obama liberigu la malliberulojn », aldonas S° Remes. Tiam, la malliberuloj akiros venkon, sed multe suferis por ĝi ». « Multaj homoj ne plu povas tutsimple suferi pli longe la mensajn kaj fizikajn elprovojn ».

Ĉar, malantaŭ la opakaj muroj de la kampadejoj 5 kaj 6, 41 strikantoj estas plu trudnutritaj, el kiuj unu estis hospitaligita lundon. La malliberuloj, kies maldikiĝo estas tro grava, estas tiel ligitaj al seĝo kaj tubo estas enigita en la nazo ĝis la stomako por enkonduki nutraĵojn.

Kaj se la militistoj asertas unuvoĉe ke la proceduro ne estas doloriga kaj ke plejparte volonte akceptas ĝin, « la malsatstrikantoj perdas siajn rajtojn al komuna vivo », agnoskas la kapitano Durand.

Kun la ramadano, la repondeculoj de la prizono koncedis sian « pardonon », forviŝis la disciplinan punon kaj permesis al kelkaj preĝi kunkune. « La ramadono finiĝas ĉi-semajnfine », aldonas la oficiro de la US Navy, « restas observi ĉu la malliberuloj ne plu partoprenos la malsatstrikon aŭ ĉu ili rekomencos ĝin »

http://news.fr.msn.com/m6-actualite/guantanamo-six-mois-dune-gr%C3%A8ve-de-la-faim-sans-pr%C3%A9c%C3%A9dent