neniammilitointerni.over-blog.com/fuku%C5%9Dimo-%C2%AB-kriza-situacio-%C2%BB-dekretita

La Aŭtoritato de nuklea sekureco alarmas dum la operatoro de la centralo ne sukcesas reteni la radioaktivan akvon kiu enverŝiĝas en la oceanon.

La alte radioaktiva akvo kiu enverŝiĝas en la oceanon el la nuklea centralo Fukuŝimo, difektita de tertremo kaj cunamo antaŭ du jaroj, okazigas « krizan situacion » kiun ties operatoro ne sukcesas eviti, deklaris lundon 5an de aŭgusto respondeculo de la Japana Nuklea Aŭtoritato.

Tiu infektata akvo, kiu atingis baraĵon subgrunde, supreniras al surfaco kaj superas la leĝajn limojn de radioaktiva fluado, eksplikis Shinji Kinjo, respondeculo de laborgrupo ĉe Aŭtoritato de Nuklea Reguligo.

La kontraŭ-aranĝoj antaŭviditaj de la operatoro de la centralo, Tokyo Electric Power (Tepko) estas nur portempa solvo, opinias li, kaj Tepko ne konsciiĝas pri la graveco de la situacio, li aldonas.

« Pro tiu kialo, ni tutsimple ne povas lasi tion nur al Tepko. [...] Nuntempe, ni spertas krizan situacion.

Tepko estis tre kritikata pro ĝia manko je antaŭpreparo fronte al la katastrofo de 2011 kaj ĝia sensenca respondo al la kunfandado de la reaktoroj.

Kiaj konsekvencoj por la maro ?

Oni ne taksas ĝis nun kun certeco la amplekson de la minaco starigita de la infektata akvo devenante de la grundo. En la unuaj semajnoj post la katastrofo, la japana registaro permesis al Tepko ke ĝi enurĝe enverŝus miliojn da tunoj da infektata akvo en Pacifikon.

Sed la disvastiĝo de tiuj infektitaj akvoj estis tre kritikata en la najbaraj landoj kaj de la japanaj fiŝkaptistoj. Ekde tiam la elektra kompanio promesis ke ĝi ne enverŝos radiitan akvon sen konsento de la apudaj urbetoj.

« Tiel longe kiel ni ne scios la ekzaktan kvanton da akvo kiu ellasiĝas, mi honeste ne povas prognozi la konsekvencojn por la maro », atestas Mitsuo Uematsu, el specialigita centro de la universitato de Tokio.

La operatoro mezuras la radioaktivajn likadojn

Dimanĉon, Tepko komunikis la unuan publikan taksadon de radioaktivaj likadoj en la Pacifiko depost la katastrofo de la 11a de marto 2011.

Inter 20 kaj 40 mil miliardoj da bekereloj tiel forfuĝis en la akvoj de oceano de majo 2011, (t.e du monatoj post la katastrofo), ĝis julio 2013, opinias Tokyo Electric Power Co.

http://tempsreel.nouvelobs.com/planete/20130806.OBS2373/japon-situation-d-urgence-decretee-a-fukushima.html