neniammilitointerni.over-blog.com/vjetnamio-%C2%AB-paroli-pri-nova%C4%B5oj-%C2%BB-balda%C5%AD-malpermesita-en-interreto

La vjetnama registaro malkaŝis merkredon la dekreton 72 kiu celas malpermesi al la retuzantoj paroli pri novaĵoj en blogoj kaj sociaj retoj. Nura permesita uzado, laŭ la teksto : « liveri aŭ interŝanĝi personajn informojn. »

Laŭ Raportistoj Sen Landlimoj (RSL) kiu denuncas tiun sturmon kontraŭ la fundamentaj liberecoj, la nova dekreto devas efektiviĝi en septembro kaj « plifortigas la leĝajn ilojn je dispono de la registaro, kiu ne plu bezonos invoki provon de registara renverso aŭ kontraŭ-ŝtatan propagandon por enkarcerigi la sendependajn agantojn pri informo ».

« Se ĝi efektiviĝus, la Vjetnamoj estus definitive senigitaj je sendependaj kaj kritikaj informoj kiuj kutime cirkulas en la blogoj kaj forumoj », bedaŭras la NRO.

« La anonco de tiu dekreto konstituas simple la plej drastan ofensivon kontraŭ inform-libereco, de post la subskribo fare de la ĉefministro Nguyen Tan Dung de la dekreto pri sankcioj aplikeblaj al gazetaro, en 2011 », daŭrigas RSL.

Tiu antaŭa sturmo kontraŭ la liberecoj malpermesis al la ĵurnalistoj publikigi « informojn pri internaciaj kaj naciaj novaĵoj kiuj ne estus honestaj kaj konformaj al la interesoj de la lando kaj popolo », sub minaco de monpuno.

Post PRISM, estos malfacile protesti

« Ni petas de la tuta internacia komunumo ke ĝi severe kondamnu Vjetnamion se ĝi aplikas la dekreton 72, kaj antaŭpensi ekonomiajn sankciojn, aparte en la turisma sektoro, pri kiu la registaro ege atentas », postulas la komunikaĵo.

Sed la internacia komunumo havus malmulte da kredebleco por denunci tiujn ekscesojn, post la akuzoj kontraŭ la grandaj okcidentaj demokratioj pri sistemoj kiuj ebligas la kontrolon de la civitanoj, kiel Prism en Usono.

neniammilitointerni.over-blog.com/usono-la-federacia-oficejo-de-enketado-fbi-havas-aliron-al-la-serviloj-de-guglo-fejsbuko-kaj-aliaj-retejoj

Vjetnamio, 172a en 179 en la monda klasifiko de gazetara libereco, plene prenas sur si la venontan cenzuron, samtempe pluiganta sian kandidatecon – bone engaĝita – por kunsidi ĉe la Konsilio de homaj rajtoj de UN ekde 2014.

http://www.lepoint.fr/chroniqueurs-du-point/guerric-poncet/parler-d-actualite-bientot-interdit-sur-le-web-vietnamien-02-08-2013-1710781_506.php